Helpo:Kio Vikinovaĵoj estas

(Alidirektita el Vikinovaĵoj:Enkonduko)
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Pli da ĵurnalismo
  3. Vikinovaĵoj bezonas vin
  4. Lingva angulo
  5. Teknika helpo en Vikinovaĵoj
  6. Teknika helpo en Vikipedio
Vikinovaĵoj estas projekto de la fondaĵo Wikimedia celante provizi liberan novaĵretejon. Libera signifas antaŭ ĉio, ke la tekstoj kaj multaj el la bildoj en ĝi estas liberaj verkoj, tio estas vi rajtas kopii tiajn tekstojn kaj bildojn kaj laŭplaĉe uzi ilin ŝanĝe aŭ senŝanĝe, komerce aŭ ne, kondiĉe ke via uzo estas konforma al la koncerna libera licenco.


Krom tio :

  • vi povas legi ĝin senpage, el la reto,
  • ne ekzistas firma redakcio, sed verkas nur volontuloj kaj
  • ĝi estas neŭtrala kaj sendependa.

Disvolvo redakti

La unua novaĵo en esperantlingva versio estis publikigita la 27-an de februaro 2010[1].
Ĝi akiris propran lokon la 13-an de novembro 2010.[2]
Nun (marto 2024) ni havas 995 artikolojn, inter kiuj 915 publikigitaj artikoloj kaj 67 portaloj.
Komparu № 31 en la statistiko pri ĉiuj Vikinovaĵoj (angle).

Notoj redakti

  1. Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la nombro de mortintoj
  2. https://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=25774