Ĉinio aprobis leĝon pri nacia sekureco, kontraŭ kiu longe protestis opozicio en Honkongo

Merkredo, la 1-a de julio 2020

La Nacia emblemo de Ĉina Popola Respubliko.

La 30-an de junio je la 11-a nokte, kelkajn horojn antaŭ la 23-a datreveno de la Honkonga aŭtonomio, ekvalidis la ĉina leĝo pri nacia sekureco, kontraŭ kiu longe protestis opozicio en Honkongo. La leĝo estis aprobita unuanime kaj subskribita de la prezidanto Xi Jinping.

La leĝo havas ses ĉapitrojn, kiuj konsistas el 66 artikoloj. La leĝo klasifikas kvar kategoriojn de danĝeroj: secesio, subfosado, terorismo, konfrontiĝo kontraŭ alia lando aŭ eksterlandaj elementoj, endanĝerigantaj nacian sekurecon. Rompo de la leĝo estas punenda — de trijara ĝis dumviva malliberigo. Suspektitoj povas esti ekstradiciitaj al la ĉeftera Ĉinio se kazo estas konsiderata parto de "komplika situacio" ligita al enmiksiĝo de eksteraj fortoj aŭ se loka registaro ne povas efike plenumi la leĝon aŭ se la nacia sekureco estas "sub serioza kaj reala danĝero".

La usona Sekretario de Ŝtato Mike Pompeo diris ke tio "markas tristan tagon por Honkongo kaj liberamaj homoj tra Ĉinio", ĉar ĝi "detruas aŭtonomion de la teritorio kaj unu el plej grandaj atingoj de Ĉinio". La 30-an de junio Usono jam anoncis ĉesigon de eksporto de defendaj ekipaĵoj kaj sensivaj teknologioj al Honkongo, ĉar kiel diris Mike Pompeo, Usono "ne plu povas distingi inter eksportado de kontrolataj aĵoj al Honkongo kaj la ĉeftera Ĉinio". Antaŭe Honkongo rajtis importi el Usono defendajn ekipaĵojn kaj duoblajn teknologiojn, aplikeblajn same en civila kaj milita sferoj, ne alireblajn por la ĉeftera Ĉinio.

La registaro de Japanio nomis la novan leĝon paŝo "bedaŭrinda", kapabla damaĝi internacian kredon je la principo "unu lando, du sistemoj". Sud-Koreio esprimis zorgiĝon, ke la leĝo povos influi ĝiajn ekonomiajn rilatojn kun Honkongo, kies aŭtonomio estas ne plu garantiita.

Tamen dum gazetara konferenco, aranĝita hodiaŭ en Pekino, Zhang Xiaoming, la vic-estro de la Ŝtata Konsilio pri Aferoj de Honkongo kaj Makao, rifuzis iujn ajn timojn, dirinte ke la nova leĝo inverse, subtenos la politikon "unu lando, du sistemoj". Alia potenculo ripetis tion, dirinte ke la leĝo flikos jurajn truojn, ekzistintajn ĝis nun. Oni memorigis ankaŭ, ke se la sistemo estus nuligita, la aŭtoritatoj povus simple apliki al Honkongo ĝeneralajn leĝojn de Ĉinio. Provoj

La ĉefadministrantino de Hongkongo, Carrie Lam dankis la ĉinan registaron kaj diris ke malgraŭ konsideri antaŭan jaron la plej malfacila en ŝia 40-jara politika sperto, ŝi opinias ke nun al Honkongo revenos paco kaj prospero.

Fontoj