Ĉinoj kaj azidevenaj homoj suferas diskriminacion pro viruso

Lundo, la 3-a de februaro 2020


Francaj ĉinoj manifestaciis en Parizo: "La antaŭjuĝoj mortigas" (septembre 2016)

Ĉinoj kaj aliaj azidevenaj homoj loĝantaj en Francio plendas pri tio, ke oni diskriminacias ilin pro nova viruso unue aperinta en Ĉinio. Francio ĵus anoncis sian sesan kazon de la viruso ĉi-semajne, kaj revenigis siajn civitanojn per aviadilo el Uhano, la urbo la plej trafita de la viruso.

Kiel la viruso, tiel ankaŭ antaŭjuĝoj disvastiĝas, unue en Japanio, Sud-Koreio, Italio, kaj nuntempe en Francio. Ĉi-semajne la frazo #JeNeSuisPasUnVirus (mi ne estas viruso) tendenciĝis ĉe Tvitero.

Unu ĉino televide intervjuita en Francio, kies vizaĝo estis kaŝita por ke oni ne rekonu lin, diris ke elirinte el pariza korpekzercejo li estis trafita de adoleskantoj kiuj ekridis dirinte: «Estas venanta korona viruso».

Ne nur laŭetne ĉinoj estas celataj. Unu sociamaskomunikila konto priskribas kiamaniere unu vjetnamino estas evitata de ĉiuj ĉirkaŭantoj. Aliaj laŭetne orientaziaj homoj diras ke veturantoj en publikaj veturiloj delokas sin for de ili aŭ almetas skarpon al sia vizaĝo.

En televida intervjuo, Laetitia Chhiv, la estro de la Asocio de junaj ĉinoj en Francio, diris ke la korona viruso vigligas kaŝiĝantan rasismon.

Tio ne utilis, ke franca gazeto, Le Courrier Picard, publikigis la titolon «Flava Alarmo» surkovrile pasintdimanĉon kaj titolis opinian tekston «Nova flava danĝero». La gazeto tuj pardonpetis dirante ke tio estis neintenca, sed la damaĝo jam estas farita. Intervjuita de kolego, la ĵurnalistino Linh-Lan Dao diris ke ŝi ne povis kredi la titolon. «Ni estas en la 21-a jarcento», ŝi diris.

Ĉio tio okazas dum Francio raportis kreskon de rasismaj kaj ksenofobaj agoj en 2019, je 130 elcentoj pli ol pasintjare. Oni plejparte atentigis pri judoj kaj islamanoj, sed ankaŭ laŭetne ĉinoj estis trafitaj dum la pasintaj jaroj. La registaro dekretis «nulan toleremon» rilate diskriminacion.

En 2016, miloj da ĉinoj manifestaciis kiam ĉino estis mortigita ekstere de Parizo de tri viroj provantaj rabŝteli la sakon de lia kunulo. Tio ne estis la unua atako, kaj la ĉina kontraŭperforta aktivulo Tamara Lui diris ke ĝi ne estis la lasta. Lui diras tiuj samaj antaŭjuĝoj kiuj estigis antaŭajn atakojn kontraŭ la ĉina komunumo ­— ili stigmatiziĝas pro tio, ke ili estas riĉaj kaj laboremaj, do taŭgaj rabceloj — ankaŭ vidiĝas hodiaŭ okaze de la korona viruso.

Fontoj