Ĉinujo plifortigas sian kunlaboron kun la insuloj de suda Pacifiko

Lundo, la 24-a de novembro 2014

Kokospalmo ĉe strando de Fiĝio

La ĉina prezidanto Xi Jinping finis sian tritag-viziton de la insulo Fiĝio. Dum sia vizito la prezidanto diskutis kun la gvidantoj de Fiĝio kaj sep aliaj insulo-landoj de la suda Pacifiko, nome Kukinsuloj, Mikronezio, Niuo, Papuo-Nov-Gvineo, Samoo, Tongo kaj Vanuatuo.

Sabate, la 22-an de novembro 2014, li faris paroladon en la insulo Viti Levu en Nadi, la tria pli granda urbo de Fiĝio. Xi diris, ke Ĉinujo volas plifortigi interŝanĝadon kaj kunlaboradon kun la insularolandoj kaj antaŭenpuŝi la disvolvadon de la interrilatoj. Ĉinujo daŭre liveros subtenojn al insularaj landoj en suda Pacifiko kaj instigos ĉinajn entreprenojn investi tie.

La Fiĝiaj insuloj estis la lasta etapo de la vojaĝo de Xi Jinping, kiu antaŭe vizitis Aŭstralion kaj Nov-Zelandon.

Fontoj