Ĉu oficialigi «ri»? La Akademio de Esperanto decidis ne decidi

Mardo, la 16-a de marto 2021

Emblemo de l' Akademio de Esperanto

Hodiaŭ, la 16-an de marto, la Akademio de Esperanto konstatis, ke ĝi ne pretas decidi pri la uzindeco aŭ oficiala statuso de la pronomoj «ri», «ŝli» aŭ aliaj eksterfundamentaj seksneŭtralaj pronomoj. Plue, la Akademio komunikis sian intencon ne okupiĝi pri ĉi tiu demando dum almenaŭ jardeko, se ne pli longe.

Ĉi tiun novaĵon la Akademio unue anoncis en mesaĝo ĉe la socia retejo Twitter, kaj poste ĉe sia oficiala Telegram-kanalo. Ĝi voĉdonis pri la decido je la 15-a, je 35 voĉoj por, neniu voĉo kontraŭ, kaj unu voĉo sindetena, el la 41 nunaj Akademianoj. Plena listo de voĉdonantoj ĉi-momente ne estas havebla.

Tamen, kiel komentis reage Robin van der Vliet, la lakona anonco de l' Akademio implicas, ke ĝi agnoskas la uzatecon de la pronomo «ri» kaj ties seksneŭtralecon. Alia komentanto aldonis, ke la decido almenaŭ implicas la nekontraŭfundamentecon de «ri».

La nuna stato de la pronomo «ri» inter la Esperanto-parolantaro estas ankoraŭ ne tute stabiliĝinta. Kelkaj lingvaj aŭtoritatoj, kiel Bertilo Wennergren en PMEG, ne plu konsideras ĝin nepre evitinda kaj Vikipedio lastjare post longa komunuma diskutado decidis permesi ĝian uzon en certaj artikoloj temantaj pri neduumuloj; tamen la pronomo ne aperas en la plej lasta eldono de la Plena Ilustrita Vortaro, kaj estas taksata kiel «tre dubinda» de la rusa-esperanta reta vortaro de Kondratjev.

FontojRedakti

Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.