“Ŝajnas al mi ke mi sonĝas...”: patrino kaj filo fuĝis el Ĥersona provinco al Tjumeno

Lundo, la 17-a de aprilo 2023

Julia en sia nova loĝejo. Tjumeno, aprilo 2023.


Ni sidas rande de Tjumeno, en pluretaĝa domo je urboparto Lesobaza (Lignobazo) kaj konversacias. Du mezaĝaj virinoj estas kuzinoj, ili naskiĝis kaj kreskis en Ukrainio. Sed ili havas tute malsamajn sortojn. Irina junaĝe venis kun la gepatroj al norda parto de Tjumena provinco, antaŭ 15 jaroj transloĝiĝis al Tjumeno kaj nun laboras kiel ekonomikisto. Julia restis hejme, en la urbo Kaĥovko, Ĥersona provinco — kaj nun ŝi estas rifuĝintino.

“Kaŝu vin, filĉjo!” Redakti

“Tiel okazis ke ĉiuj miaj parencoj laŭ la patro estas de Melitopolo kaj laŭ la panjo — el Ĥersono kaj ĉirkaŭaĵoj” klarigas Irina. “Kiam mi estis eta, la gepatroj post fini altlernejon estis senditaj al la urbo Muravlenko en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto de Tjumena provinco, do tie mi kreskis. Julia, filino de patrina fratino, restis kun sia familio en Kaĥovko. Ni ĉiujare veturadis tien per aŭto, komunikiĝis. Al mi ĝis nun malfacilas kompreni ke Rusio kaj Ukrainio estas du malsamaj ŝtatoj, tiom parencaj por mi estas tiuj ĉi lokoj — tie kaj ĉi tie”.

Julia frue perdis la gepatrojn, tamen ne malesperiĝis. Ŝi edziniĝis, naskis infanon, laboris en olea fabriko. Sed kiam ŝi havis 25 jarojn, ŝin trafis apopleksio. Baldaŭ ŝi restis sola — kun la malsano kaj la ido. Ŝi laboris kiel purigistino, prizorgis la filon.

Antaŭjare ĉio ŝanĝiĝis — komenciĝis la milito. Batalojn en 2022 ŝi rememoras kvazaŭ ion malproksiman kaj malgravan. “Bruis ie, sed for. Fojfoje trafis pli proksime, sed ne tre forte” ŝi diras trankvile, kvazaŭ temas pri somera tondro, ne pri obusoj kaj bomboj. “Kompreneble ni dormis en la koridoro — for de la fenestroj. Ni metis surplanken jakojn, peltojn — plej gravas kaŝi sin inter du muroj”.

Ŝi ne scias de kie oni pafis. “Ĉu eblas vidi? Knabino en apuda domo eliris sur balkonon por rigardi kaj splito mortigis ŝin. Mi tuj diris al la filo: post aŭdi pafadon — kaŝu vin — sur planken, surteren, ien ajn, sed kaŝu!” Dima tiutempe jam aĝis sep jarojn, li rapide lernis novajn vivregulojn.

Aŭtune rusiaj trupoj komencis forlasi la dekstran bordon de Dnipro kaj Kaĥovko restis en bufra zono regata de Rusio, sed trapafata de ambaŭ flankoj. Rusiaj aŭtoritatoj regule proponadis al la loĝantoj evakuadon, sed plejparto decidis resti. “Kiel mi forveturus al Rusio, se mi eĉ Ĥersonan provincon neniam forlasis?” klarigas Julia. “Krome mi domaĝis la apartamenton, ĉion akiritan dum tiom da jaroj. Mi de ĉiu salajro lasis iom da groŝoj — jen mi aĉetas tukon, jen kostumon por la filĉjo”.

En januaro ŝi komprenis ke ne plu eblas prokrasti — obuso trafis apudan domon. “Mi kaptis sakon kun dokumentoj, la infanon kaj ekiris al evakuejo” rememoras ŝi. Kie ĝi troviĝas, ŝi eksciis anticipe el speciala Telegram-kanalo. Rusiaj militistoj renkontis ŝin, helpis aranĝi la dokumentojn kaj sekvan tagon enbusigis ŝin kun aliaj rifuĝintoj kaj sendis al Ĝankojo (Krimeo).

“Panjo, ili jam venis ĉi tien!” Redakti

 
La ŝranko haveblas, libroj ankoraŭ ne. Tjumeno, aprilo 2023.

Sekva etapo — Siberio. Oni sendadis la rifuĝintojn al diversaj lokoj, eblis iri al JekaterinburgoOmsko, sed Julia diris ke ŝi havas fratinon en Tjumeno kaj ĉiuj sugestis al ŝi veturi tien. Ŝi agnoskas ke ŝi timis. Komence de februaro ili venis al Tjumeno kaj ekloĝis ĉe Irina.

La dokumentojn ŝi aranĝis sufiĉe rapide, inkluzive civitanecon de Rusio. Migrada Servo renkontis ilin per ĥaoso kaj kruda traktado, sed tio ne rilatas al la rifuĝintoj — tiel ĝi traktas ĉiujn kaj ĉiam. Nun restas aranĝi statuson de handikapulo laŭ rusiaj reguloj — tio donos certajn rabatojn kaj garantios ricevadon de necesaj kuraciloj.

Plej gravas ke finfine Julia kaj ŝia filo ricevis ne nur ĉiujn paperojn, sed ankaŭ loĝejan atestilon per kiu ili aĉetis la apartamenton. “Ĝi estas malgranda kaj urborande, sed almenaŭ lernejo situas sub la fenestro, la ejo estas tuj enloĝebla kaj eĉ restis iom da mebloj de la antaŭaj posedantoj” diras Julia.

Oni venigis Dima al ŝtata infanĝardeno, li trovis novajn geamikojn kaj adaptiĝas rapide. Li eĉ faris sian unuan neĝohomon — neniam li vidis tiom da neĝo antaŭe. Nur foje en lian parolon traglitas vortoj el la ukraina, pli ĝuste el surĵiko — miksaĵo de la ukraina kaj rusa lingvoj, kiu estas parolata en ilia regiono, kies loĝantoj neniam strikte difinis sian etnan apartenon. Pli malfacilas alkutimiĝi al paca vivo. “Antaŭnelonge najbaroj lanĉis piroteknikaĵojn, do li falis surplanken, kovris la kapon permane kaj kriis: “Panjo, falu! Ili jam venis ĉi tien!”

Julia akomodiĝas pli malfacile. “Kompreneble mi dezirus reveni hejmen. Mia tuta infanaĝo pasis tie, la gepatroj estas tie entombigitaj”. Responde al la demandoj pri estonteco ŝi nur svingas la manojn: “Mi ankoraŭ estas kvazaŭ en sonĝo, mi ne povas ekkredi ke mi estas ĉi tie. Ĉio estas nova, nekonata, la urbo estas tiom granda, ĉiuj marŝas rapide. Post kiam ni transloĝiĝos al la nova apartamento, mi aranĝos por la filo lokon en apuda infanĝardeno kaj ekserĉos laboron, almenaŭ por duontago — mi ne povas labori tutan tagon pro la malsano. Sed mi devas ankoraŭ kreskigi la filon, do mi ne sidos hejme!”

Nova vivo Redakti

 
Domo en kiu loĝos Julia. Tjumeno, aprilo 2023.

Mi demandas kiel oni povus helpi al ŝia familio. La fratinoj kondukas min tra la apartamento, montrante malmulton restintan de la antaŭaj posedantoj. “Kuirejaj mebloj haveblas, ankaŭ mikroondilo kaj vestolavmaŝino, ŝajnas ke la forno funkcias. La fridujo estas viva, sed poste ni anstataŭigos ĝin — ĝi estas tro malfidinda. Sed la teleroj kaj manĝiloj tute mankas, la tablo apenaŭ staras, mankas la seĝoj. En la ĉambro — vi mem vidas — staras ŝranketo, sed la divano estas difektita — la fratino simple ne povos malfaldi ĝin” diras Irina.

Antaŭ miaj okuloj ŝi malfaldas la polvan divanon, kies rompitaj tegaĵoj delonge perdis la kolorojn, kaj ni kune premas de ambaŭ flankoj por definitive platigi ĝin. Refaldo okupas oble pli da fortoj kaj tempo — la mekanismo blokiĝas tiel ke fine mi tutforte premas ĝin internen kaj Irina samtempe puŝas ĝin flanken — kaj ni venkas.

Baldaŭ Dima iros al lernejo, do la knabo bezonos skribotablon, lampon, komputilon. Oni aĉetis por li liton, sed la litaĵoj tute mankas. Estus bone ekhavi librojn — la infano kaj lia panjo ŝatas legi. Tre necesas vestoj kaj ŝuoj, speciale por printempo kaj somero. “Ni ja venis kun nenio kaj la filĉjo kreskas rapide”.

Mi demandas pri iliaj grandecoj, promesas helpi laŭeble kaj adiaŭas — la fratinoj ankoraŭ devos veturi tra la tuta urbo al urboparto Pleĥanovo por repreni Dima el infanĝardeno. Mi eliras surstraten kaj ĉirkaŭrigardas — delonge mi ne estis en Lesobaza. En mia tempo tio estis unu el plej foraj, krimaj kaj malkomfortaj areoj de Tjumeno. Nun ĝi estas aktive prikonstruata, narkotikulojn kaj krimulojn anstataŭigas junaj familioj kaj la distanco ĝis la urbocentro ŝajnas bagatela danke al la personaj aŭtoj, komfortaj busoj kaj bonaj vojoj.

Sed la pejzaĝo apenaŭ ĝojigas la koron. Kandeloj de pluretaĝaj betonaĵoj skrapas la ĉielon, kotkovritaj aŭtoj viciĝas en la kortoj, malplena infanludejo, post griza lago videblas fumantaj tuboj de iu entrepreno. Ses gradoj sub nulo, mordema vento pelas piedirantojn for kaj ili ignoras trafiksignojn kaj semaforajn lumojn. Mi malfermas la retserĉilon Yandex: en Kaĥovko estas 11 gradoj kaj brilas la suno. Kaj daŭras la pafado.

P. S. Ruslingva versio de la raportaĵo aperis antaŭ semajno. Mi sendis ĝin al kelkaj amikoj kaj konatoj kaj afiŝis en interna retejo de mia firmao. Tio efikis. Hodiaŭ tagmeze mi venis al Julia kun pluraj sakoj kaj skatoloj, en kiuj estis vestoj, ŝuoj, teleroj kaj libroj. Ŝi ĝoje salutis min kaj miajn akompanojn — edzinon kaj koleginon, kiuj helpis kolekti kaj porti la aĵojn.

Julia montris donacojn de volontuloj, kiujn mi sendis al ŝi antaŭe — du seĝojn kaj novajn kurtenojn, oferitajn de posedantino de kurtenvendejo. “Baldaŭ mi ricevos pension kaj aĉetos novan divanon. Ni jam elektis la plej ĉipan. Almenaŭ mi povos malfaldi ĝin” klarigas ŝin kaj ridetas. “Espereble sekvan semajnon ni jam loĝos ĉi tie”. Ŝajnas ke Julia kaj Dima finfine ekloĝos en sia nova domo.

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.