11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo

   Mondo > Eŭrazio > Azio > Suda Azio > Nepalo > Okcidenta regiono (Nepalo) >

Sabato, la 24-a de januaro 2015

Simbolo de Nepalo.

 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo

de la 26-a de februaro 2015 ĝis la 8-a de marto 2015


Internacia lingvo Esperanto venis en Nepalon jam antaŭ 50 jaroj. Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), kiu naskiĝis en 1990, intencas dissendi informon pri la lingvo al homoj, kunigi la esperanto-parolantojn kaj ankaŭ kunlabori kun Esperanto-organizaĵoj de diversaj landoj.

Internacia Himalaja Renkontiĝo (IHR) estas la sola internacia evento, kiu okazadas en Nepalo. La asocio komencis ĝin en 1995 por venigi eksterlandajn geesperantistojn al Nepalo, lando de granda natura, etna kaj kultura diverseco.

Ĉiujn du jarojn NEspA elektas por la programo iun lokon apud Himalajo, kun proksimuma alteco de 3.000 metroj. Eksterlandaj gesamideanoj estas invititaj por promenado kune kun nepalaj esperantistoj. Ili pagas kotizon al NEspA, nun ĉirkaŭ 800 usonajn dolarojn.

La programo estas planita, por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj.

NEspA bonvenigas ankaŭ homojn, kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la Renkontiĝo.

Dum unu semajno, oni promenas ĉirkaŭ montaraj lokoj kaj vivas kun vilaĝanoj kaj manĝas lokajn manĝaĵojn. Post reveno, oni promenas en historiaj partoj de la ĉefurbo Katmanduo.

Tiumaniere nepalanoj havas eblecon amikiĝi kun eksterlandanoj kaj ankaŭ eblecon praktiki Esperanton. Simile, estas la taŭga tempo por eksterlandanoj viziti Nepalon kaj koni ĝian Esperanto-movadon. Krome, NEspA ankaŭ kolektas iom da mono per ĝi, kvankam ĝi ne estas komerca afero.

Razen Manandhar jam verkis libron "Vojaĝo al Muktinath" laŭ la 6-a renkontiĝo.

Bent Jensenius, en sia lerno-libro "Bonvenon en nia mondo", metis ĉapitron pri ĝi.

Ĉi-foje

La 11-a IHR okazos de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto de 2015 . Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj vivmanieron de homoj en la okcidenta parto de Nepalo. La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos busvojaĝo al kaj piedvojaĝo en la okcidenta regiono je preskaŭ 300 kilometroj nordokcidente de la valo de Katmanduo.

Dum la marŝado vi trapasos multajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive Pokhara, Uleri, Ghorepani (angle), Tadapani, Ghandruk kaj ree Pokhara. Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.

La piedvojo inter Ghandruk kaj Ghore-pani (litere: ĉeval-akvo) estas plejparte tra neloĝata rododendro-arbaro. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de diversaj sovaĝaj floroj, inter kiuj estas malsamaj specioj de rododendro, la nacia floro de Nepalo.


 
Vido de Pun Hill kun Dhaulagiri maldekstre kaj Anapurno dekstre.


Pliaj informoj kaj aliĝilo

Pliajn informojn kaj aliĝilon vi povas trovi en la retadreso pri la 11-a IHR.

Fontoj