11-a MEKARO - Mezkanada renkontiĝo de Esperanto en Ŝerbruko, Kebeko, Kanado

Mardo, la 11-a de marto 2014

Aera vido de la Universitato Bishop's

De la 17-a ĝis la 19-a de majo 2014 okazos la 11-a MEKARO - Mezkanada renkontiĝo de Esperanto en Ŝerbruko, Kebeko, Kanado. Estas turisma amikeca semajnfino kun diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. Kontaktu la Esperanto-Societon de Kebeko.

Kvar entuziasmaj viroj respondecaj por Esperanto-renkontiĝo 11-a MEKARO

MEKARO estas ĉiujara renkonto de mezkanadaj esperantistoj, kiu okazas alterne en Ontario kaj Kebeko. La 11-a MEKARO estas organizata de Esperanto-Societo Kebeka (ESK) kaj okazos la unuan fojon en Ŝerbruko (Sherbrooke), Kebeko. Estas granda honoro kaj plezuro por la loka esperantistaro (kvar entuziasmaj viroj) bonvenigi la samideanojn, kiuj deziros pasigi du tagojn kaj duonon en ilia ĉarma urbo. Ili ŝatos montri al vi kelkajn el la multnombraj allogaĵoj de ĉi tiu regiono. Ŝerbruko situas 158 km sudoriente de Montrealo, 233 km okcidente de Kebekurbo, 350 km oriente de Otavo, kaj 69 km norde de la landlimo kun la ŝtato Vermonto en Usono. Do, facile atingebla per aŭtomobilo aŭ aŭtobuso. Bedaŭrinde la loka flughaveno ankoraŭ ne ofertas komercajn aerajn ligojn kun Ŝerbruko. Se estos samideanoj, kiuj surteriĝos en Montrealo, oni povos klarigi kiel atingi Ŝerbrukon aŭtobuse.
Eĉ se en Ŝerbruko ne estas oficiala E-klubo, la kvar lokaj samideanoj regule renkontiĝas kaj interŝanĝas nur en Esperanto dum manĝo en unu el siaj restoracioj. Kiam Normando Fleury, prezidanto de ESK, proponis al ili okazigi la printempan eventon en ilia urbo, tio certe lasis ilin pripensi sufiĉe multe, ĉar ĝuste dum tiu semajnfino, kiam okazas la ferio Journée nationale des Patriotes en la provinco Kebeko (Victoria Day en la ceteraj provincoj), okazas granda muzikfestivalo en Ŝerbruko. Oni invadas la urbon dum kvar tagoj por muziki en konkursoj kaj koncertoj. Preskaŭ ĉiuj ĉambroj de la regionaj hoteloj, moteloj kaj universitatoj estas okupitaj de tiuj vizitantoj. Por esperantistoj, la problemo estas trovi loĝejon malmultekostan, kiel estas la tradicio de MEKARO. Feliĉe oni trovis lokojn kaj eksterordinaran kunlaboron ĉe unu el la du universitatoj en Ŝerbruko.

Sed la grava afero por la esperantistoj, kiuj ŝatus ĉeesti MEKARO en Ŝerbruko, estas rezervi frue. La favoraj prezoj de la Universitato Bishop’s estas garantiitaj ĝis 2 monatoj antaŭ la evento (la 17-an de marto). Post tiu dato, la ebleco gastiĝi en la sama sekcio kiel MEKARO kaj en 4-ĉambra apartamento je la specialaj prezoj proponitaj dependos de la disponebleco.
Ĉiaokaze la kvar respondeculoj deziras ke vi havu plej memorindan viziton ĉe ili!

Fontoj