6,9-magnituda tertremo apud la marbordo de Vanuatuo

Mardo, la 5-a de aprilo 2016

Situo de Vanuatuo.
Fonto: United States Geological Survey
.

Pasintdimanĉe okazis 6,9-magnituda tertremo laŭ Richter-skalo kun epicentro 143 kilometroj norde de la insularo Vanuatuo en la suda Pacifiko kaj 13 kilometroj sub la tersurfaco, laŭ raporto de la Geologia Servo de Usono.

Unue oni raportis magnitudon de 7,2, sed poste oni malaltigis la nombron ĝis 6,9, 81 kilomentroj for de Port Olry, proksime de Espiritu Santo, krome, la Alarma Centro pri Pacifikaj Cunamoj lanĉis cunamo-alarmon por la marbordoj de la arkipelago, kiu poste estis nuligita fare de la sama agentejo.

Ankoraŭ ne estas raportoj pri vunditoj aŭ damaĝoj okaze de la forta tertremo. Vanuatuo situas proksime de la “pacifika fajrrondo”, tial oftas registroj pri sismoj en tiu regiono.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Terremoto de 6,9 se registró frente a las costas de Vanuatu, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).