Aŭstraliaj fajregoj ŝuldiĝas ne nur al klimata ŝanĝiĝo

Vendredo, la 10-a de januaro 2020

La proparolanto de la Monda Organizaĵo pri Meteologio, Clare Nullis, diras ke nature okazanta klimata varieco ludas rolon en la senprecedencaj arbustofajregoj kiuj mortigis pli ol 22 homojn, detruis centojn da domoj, bruligis vastajn terpecojn kaj okazigis grandegan detruon al bestoj, ekosistemoj kaj la medio.

Ankaŭ ekzistas klimata fenomeno, nome la hinda oceana dupoluso, kiu estis fortega pasintjare. «Ĝi estigas pli sekan someron en Aŭstralio», diris s-ino Nullis. «Ĝi faras Okcidentan Afrikon pli malsekan, tial ni vidis inundojn en Orienta Afriko. Do, unuflanke oni havas la naturan variecon de la klimato. Aliflanke la klimatŝanĝo (aŭ tutmonda varmiĝo) ludas rolon pri kiu oni ne rajtas dubi.»

Alia faktoro estas medioprotektaj leĝoj kiuj malpermesas dehaki arbojn eĉ por fari kontraŭfajrajn striojn. Homoj kaj firmaoj suferas monpunojn provante protekti konstruaĵojn per senveprigo kaj forigado de proksimaj brulaĵoj.

«Dum la pasintaj 20 jaroj, oni bruligis malpli ol unu elcenton de niaj bruliĝemaj arbustoteroj», diris fajrobrigadista estro Brian Williams. «Tio signifas ke la kvanto da brulaĵo daŭre pliiĝas.»

Lastatempe ankaŭ temis pri krimuloj intence ekbruligintaj fajrojn. Tamen ne klaras ĉu la supozataj brulkrimoj efektive estigis arbustofajrojn. Iuj asertas ke temas pri dekstremaj konspiraj teorioj.

Fontoj