Atencoj en flughaveno kaj metro-stacio de Bruselo

Mardo, la 22-a de marto 2016

Mapo de Bruselo pri la lokoj de la eksplodoj.
Fonto: Haruo

En Bruselo, ĉefurbo de Belgio, okazis eksplodoj en la Flughaveno de Zaventem kaj la metro-stacio Maelbeek lasante 34 mortintojn, laŭ informo de la fajro-brigadistoj al la agentejo AFP. La pleja stato de alarmo estis proklamita.

Krome, aliaj tri landoj ankaŭ proklamis la plejan staton de alarmo: Francio, Germanio kaj Britio. La aŭtoritatoj konsilas ne elhejmiĝi, kaj ne iri labori dum la mateno.

En la nacia flughaveno, okazis du eksplodoj en la elireja terminalo kie mortis 13 personoj kaj aliaj 35 estis vunditaj. Poste okazis eksplodo en la metroo de Maelbeek, situanta en la strato Le Lol de la belga ĉefurbo. La transportreto de Bruselo nune ne funkcias.

La terorisma grupo Daiŝo atribuis al si la respondecon de la atako.

Rilataj novaĵoj

Fontoj

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo:

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Explosiones se registran en Bruselas, Bélgica, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).