Audi nuligis reklaman kontrakton kun rusia opoziciulino pro ŝiaj rasismaj eldiroj

Ĵaŭdo, la 25-a de junio 2020

Ksenija Sobĉak.

La 24-an de junio germana aŭtomobila konzerno Audi senaverte nuligis reklaman kontrakton kun rusia opoziciulino kaj eks-kandidato al prezidanta posteno Ksenija Sobĉak pro ŝiaj rasismaj eldiroj en Instagramo. "La kompanio rifuzas iujn ajn formojn de rasismo kaj diskriminacio" substrekis reprezentanto de la firmao Werner Neuhold. Ksenija Sobĉak kunlaboris kun Audi dum ok jaroj kaj estis oficiala vizaĝo de tiu ĉi varomarko en Rusio.

La nuligon kaŭzis skandalo, komenciĝinta post kiam la 7-an de junio Ksenija Sobĉak publikigis en sia Instagramo-konto filmeton kun subskribo "Mineapolo, mi estas kun vi. Spekti kun sono". La filmeto konsistis el nigra ekrano kaj sontrako de la malnova ŝerca kanto "Oni murdis nigrulon" fare de la rusia grupo "Malpermesitaj tamburistoj". Poste oni eksciis, ke ŝi faris tion kadre de prezentaĵo Comment Out, elsendata per Jutubo, dum kiu ŝi kelkfoje diris, ke tio estas sprita ŝerco. Samtage ŝi forigis la filmeton. Antaŭe ŝi jam publikigis en Instagramo kritikajn mesaĝojn pri la movado Black Lives Matter, interalie demandante kial la protestoj "finiĝas per disrabado de la vendejo de Louis Vuitton en la centro de Los-Anĝeleso".

Ksenija Sobĉak deklaris, ke ŝi procesos kontraŭ la germanlingva eldono de la gazeto Business Insider, kies artikolo, totolita "Plia skandalo pri Volkswagen post rasisma reklamo: rusia ambasadoro de la marko Audi nomis nigrohaŭtulojn stultaj kaj pigraj", iniciatis tiun ĉi skandalon. La gazeto citas eldirojn de la politikistino faritajn en sociaj retoj, kie ŝi interalie skribis:

Tiuj kiuj komprenis ke por sukceso necesas laboregi [en la originalo estas uzata kruda sakraĵo], delonge jam iĝis, mi diru, Naomi Campbell, Obama kaj Oprah Winfrey. La aliaj ĉiam trovos pravigon por si kaj siaj pigreco kaj stulteco.
Ksenija Sobĉak

Ksenija Sobĉak estas unu el plej famaj rusiaj opoziciulinoj. Ŝi estas filino de la iam fama liberala politikisto Anatolij Sobĉak, kiu en 1991-1996 estis urbestro de Sankt-Peterburgo kaj en kies teamo komencis sian politikan karieron Vladimir Putin. Ŝi aktive kritikas la nuna rusian reĝimon kaj en 2018 kandidatiĝis dum la prezidanta baloto en Rusio, gajninte 1,66% de la voĉdonoj. Ŝi aktivas ankaŭ kiel ĵurnalistino kaj entreprenisto, famas per sia inklino al luksaĵoj kaj mondumaj aranĝoj.

Tio estas ne la unua skandalo, kaŭzita de rasismaj kaj ksenofobiaj rimarkoj fare de rusiaj opoziciuloj. En 2016 la krimeatatara ĵurnalisto Ajder Muĵdabajev nomis la plej faman rusian opoziciulon Aleksej Navalnij rasisto, naciisto kaj ksenofobo, kiu malkaŝe malestimegas ĉiujn ne-rusojn. En siaj intervjuoj Aleksej Navalnij diris interalie, ke li forte kontraŭas adopton de infanoj fare de samseksemaj paroj, dum la samseksa edzeco eblas, se ĝin aprobos civitanoj kadre de lokaj referendumoj, aranĝotaj en ĉiu regiono de Rusio. Li promesis limigi financadon de kaŭkazaj regionoj de Rusio, malpermesi al kaŭkazanoj danci sian nacian dancon lezginkon surstrate en Moskvo kaj limigi enmigradon en mezaziaj respublikoj, enkondukinte por ili vizan reĝimon. En sia retejo li akuzas Eŭropon pri troa toleremo al enmigrintoj, speciale al islamanoj, kaj postulas kontraŭstari al enmigrado kaj islamismo, bremsi konstruadon de moskeoj ks.

Fontoj