Averia alteriĝo de la kosmoŝipo Sojuz MS-10

Ĵaŭdo, la 11-a de oktobro 2018

Starto de la lanĉo-veturilo Sojuz MS-10

La 11-an de oktobro 2018 paneis kaj alteriĝis en averia reĝimo la rusia lanĉo-veturilo Sojuz-FG, kiu startis je 11:40:15 (moskva tempo) de la kosmodromo Bajkonur (Kazaĥio) kaj devis transporti la pilotatan kosmoŝipon Sojuz MS-10 al la Internacia Kosmostacio (IKS). Post 165 sekundoj de la flugo, dum disiĝo de la flankaj blokoj de la unua ŝtupo for de la centra bloko de la dua ŝtupo okazis averia halto de la motoroj de la dua ŝtupo. La averia sensilo instalita en la kapo de la lanĉo-veturilo registris la averion de la lanĉo-portilo. 12 sekundojn post disiĝo de la unua ŝtupo de la dua, la kosmonaŭtoj decidis ekfunkciigi la sistemon de averia saviĝo. La ŝipo disiĝis je sekcioj kaj ellasis paraŝuton kun alteriĝa aparato, kiu alteriĝis post suborbita flugo 25 km for de la urbo Ĵezkazgano (Kazaĥio), proksimume 400 km for de la startejo.

En la ŝipo troviĝis rusia kosmonaŭto Aleksej Ovĉinin (Roskosmos) kaj lia usona kolego Nick Hague (NASA). Kadre de tiu ĉi misio IKS-57/58 ili devis junti la IKS je 17:44. Ili devis pasigi en kosmo 187 tagojn kaj ekzemple la rusia kosmonaŭto devis plenumi 56 eksperimentojn. Origine en la skipo devis partopreni ankaŭ la tria kosmonaŭto Nikolaj Tiĥonov, sed pro prokrasto de la lanĉo de la modulo "Scienco" ĝis 2019 li estis eksigita el la skipo kaj lia dublisto Andrej Babkin forigita el dubla teamo. Do la trian lokon en la ŝipo okupis kontenero kun manĝaĵoj.

Post la alteriĝo la kosmonaŭtoj vokis la regocentron. Al ilia trovloko venis savgrupo en aviadilo An-12 kaj kvar helikopteroj Mi-8. Venintaj fakuloj konvinkiĝis, ke la skipanoj ne bezonas medicinan helpon kaj fartas kontentige. Dum la alteriĝo ili spertis superŝarĝon je 6 g.

La skipo de "Sojuz MS-10": Aleksej Ovĉinin kaj Nick Hague

Oni evakuis ilin por medicina ekzamenado al Ĵezkazgano kaj poste al Bajkonuro. La 12-an de oktobro ili venis al la Centro de Pretigado de Kosmonaŭtoj de Jurij Gagarin en Stela Urbeto, fermita urbeto en Moskva provinco, kie troviĝas ĉefaj institucioj rilataj al kosmoesplorado en Rusio. La ĝenerala direktoro de la Ŝtata korporacio pri kosma agado Dmitrij Rogozin anoncis ke nova flugo de tiuj ĉi kosmonaŭtoj estas planata por printempo de 2019. Estas fondita ŝtata komisiono, kiu enketos kialojn de la averio. La flugoj de la lanĉo-veturiloj "Sojuz" estas ĉesigitaj.

La starto estis dediĉita al la 100-jariĝo de la Fabriko pri Eksperimenta Maŝinkonstruado, kie estas produktataj koŝmoŝipoj "Sojuz". Dum la starto kaj flugo Roskosmos komentis la okazaĵon en sia oficala konto en Tvitero kaj eĉ post ĉeso de la interreta dissendado plu publikigis mesaĝojn pri normala flugo de la lanĉo-veturilo kun la ŝipo. Oni eĉ raportis pri sukcesa disiĝo de la dua ŝtupo de la tria post 287 sekundoj de la flugo. Poste tiuj tvitaĵoj estis forigitaj. La starto de la lanĉo-veturilo "Sojuz-FG" kaj la junto de "Sojuz MS-10" al la IKS estis asekuritaj de la kompanio "Soglasije" kontraŭ 4,65 miliardoj da rubloj.

Tio estis la 137-a pilotata flugo de "Sojuz" ekde 1967 kaj la unua averio de tiu ĉi veturilo ekde la 25-a de septembro 1983, kiam en similaj kondiĉoj averiis lanĉo-veturilo Sojuz-T-10-1.

Fontoj