Bandoj deklaris militon kontraŭ la registaro de Haitio

Lundo, la 4-a de marto 2024

Kontraŭribela polico dum ekzerco. Haitio, 2011.


La 3-an de marto armitaj banditoj sturmokupis la ĉefan malliberejon en Portoprinco (Haitio) kaj liberigis pli ol 4 000 krimulojn. La atako iĝis parto de la milito kontraŭ ĉefministro Ariel Henry, kiun la bandoj deklaris pro liaj planoj kontraŭstari ilin per eksterlandaj trupoj. Nun li estas en Kenjo, kie li ĵus subskribis interkonsenton pri sendo de 1000 policanoj al Haitio.

Malliberejoj malplenaj, krimuloj liberaj redakti

La malliberejo estis destinita por 700 (laŭ aliaj informoj — 800) malliberuloj, sed en februaro 2022 tie troviĝis 3 687 krimuloj. Oni raportis ke la prizono estas preskaŭ malplena, nur proksimume 100 malliberuloj restis ene. Inter ili estas 18 eksaj soldatoj el Kolombio, akuzataj pri la murdo de prezidanto Jovenel Moïse, okazinta la 7-an de julio 2021. La 2-an de marto ili afiŝis en sociaj retoj videon, en kiu ili petis savi ilin: "Bonvolu, bonvolu helpi nin. Ili masakras homojn sendistinge en la ĉeloj". Krom ili en la malliberejo restis nur maljunuloj kaj handikapuloj, malkapablaj fuĝi. Apud la konstruaĵo kaj en proksimaj kvartaloj kuŝas kelkaj korpoj de pafmurditaj homoj.

Oni raportis ke ankaŭ el la dua laŭ grandeco prizono Croix-des-Bouquets Civil Prison fuĝis pluraj malliberuloj. Tie troviĝis ĉirkaŭ 1 450 krimuloj. Bandoj sturmokupis kaj vandalis ankaŭ la ĉefan futbalan stadionon, ostaĝiginte dum horoj ĝian personaron. Telekomunkaj kabloj estis plurloke tranĉitaj, do retkonekto malaperis. Policanoj konstatas ke la bandoj ne kaŝis siajn planojn, tamen la aŭtoritatoj faris nenion por preventi la atakon.

Barbecue-milito redakti

 
Ĉefministro Ariel Henry, 2023.

La deklaron faris Jimmy Chérizier (pli konata kiel Barbecue), eksa oficiro de elita polica taĉmento, nun reganta koalicion de bandoj. Li diris ke lia celo estas kapti policestron kaj ministrojn, kaj preventi revenon de Ariel Henry. "Kun niaj armiloj kaj kun la Haitia popolo ni liberigos la landon" deklaris li en sia video. Unuafoje li deklaris la militon kontraŭ Ariel Henry la 21-an de septembro 2023, kiam la ĉefministro anoncis planon venigi al Haitio trupojn el Kenjo sub aŭspicio de Unuiĝintaj Nacioj, por bridi la krimulan perforton.

  Ni postulas ke la Nacia Polico de Haitio kaj la militistaro surprenu la respondecon kaj arestu Ariel Henry. Mi ripetas ke la popolo ne estas nia malamiko; la armitaj grupoj ne estas via malamiko. Arestu Ariel Henry por liberigi la landon.  
Jimmy Chérizier (Barbecue)

La plano estis interkonsentita jam somere 2023 kaj ricevis formalan aprobon de la parlamento de Kenjo kaj la Unuiĝintaj Nacioj, sed en januaro 2024 la Supera Kortumo de Kenjo verdiktis ke necesas formala interkonsento inter la du landoj. Usono promesis doni ne malpli ol 200 milionojn da dolaroj, la Bahamoj, Bangladeŝo, Barbado‎, Ĉado kaj Benino promesis aldoni siajn trupojn al tiuj el Kenjo. La 29-an de februaro Ariel Henry flugis al Kenjo kaj la 1-an de marto la interkonsento inter Haitio kaj Kenjo estis subskribita.

Usono subtenis kaj promociis la planon venigi 1 000 policanojn kaj militistojn el tiu ĉi afrika lando. Tamen multaj observantoj esprimis skeptikismon, memoriginte pri malbona historia sperto de tiaj intervenoj: Usono jam trifoje invadis Haition kaj en 2004–2017 en la lando funkciis UN-misio MINUSTAH, rememorata pro ĥolera epidemio, kaŭzita de ĝiaj soldatoj, seks-atencoj kaj buĉado en la slumo Cité Soleil. Iuj atentigas ke prezidanto de Kenjo William Ruto alfrontas ĉiam pli grandan kritikon pro malbona ekonomia situacio en la lando, pro kio li klopodas forlogi atenton de la popolo al eksteraj aferoj kaj samtempe akiri favoron de Usono kiel ĝia fidela aliancano. Ariel Henry alfrontas similajn problemojn, al kiuj aldoniĝis manko de laŭleĝeco, ĉar li okupas ankaŭ prezidentan postenon ekde 2021, kiam estis murdita Jovenel Moïse. La lasta prezidenta baloto en Haitio okazis en 2016 kaj devus okazi ĉi-jare, sed li prokrastis ĝin ĝis aŭgusto 2025 referencinte al sekurecaj problemoj.

Bandoj ofte aranĝas tumultojn, inkluzive kun politikaj postuloj. Polico nombras 9 000 oficirojn (laŭ aliaj informoj — 15 000), sed dum la lastaj du jaroj 3 000 policanoj eksiĝis kaj la restintaj apenaŭ kapablas kontraŭstari la bandojn, kiuj regas ĝis 80% de la ĉefurbo. En 2023 en la lando estis murditaj ne malpli ol 5 000 homoj, en februaro 2024 — ne malpli ol 230. Dum lastaj 10 tagoj pli ol 15 mil homoj fuĝis el siaj hejmoj.

La registaro deklaris por 72 horoj krizostaton kaj enkondukis elirmalpermeson. La polico estis rajtigita uzi ĉiujn necesajn rimedojn por efektivigi la decidojn, diris ministro pri financo Patrick Boisvert, plenumanta la ĉefminstrajn devojn dum Ariel Henry vojaĝas eksterlande.

Fontoj redakti