Beatigo de Johano Paŭlo la 2-a

Dimanĉo, la 1-a de majo 2011

La beatiga meso.

"Johano Paŭlo la 2-a estas beata!" - vokis Benedikto la 16-a. 1 500 000 homoj estis ĉe beatiga meso en Vatikano.

Je la 10:37 de mezeŭropa tempo (8:37 UTC) Benedikto la 16-a diris latine:

[...] ni konstentas, ke Estiminda Servisto de Dio Johano Paŭlo la 2-a, papo, estu nomigita beata [...] En la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
Benedikto la 16-a

Tiam oni ekprezentis fotaĵon de pola fotografisto, Grzegorz Gałązka. La fotaĵo estis kreita je la 19-a de februaro 1989, kiam Johano Paŭlo la 2-a estis en unu de romaj paroĥoj.

Post la diro de la nuna papo du monakinoj, kies vivoj estas precipe koneksa de la pola papo, alportis relikvon kun sango de la beatulo. Ili estis Tobiana Sobótka kaj Marie Simon-Pierre - pola kaj franca monakino.

Fine Benedikto la 16-a salutis liturgianoj en kelkaj lingvoj.

Por la meso venis 90 delegacioj kaj 16 ŝtatestroj. Estis bela, suna vetero.

Ĉirkaŭ la 17-a horo (UTC) oni informis, ke antaŭ la meso mortis kardinalo Agustin Garcia Gasco de Valencio (Hispanio). Li havis 80 jarojn kaj ekestis kardinalo antaŭ 19 jaroj. Li mortis pro korinfarkto.

Fontoj