Britiano estas kondamnita al malliberejo pro Interreta "trolado"

Dimanĉo, la 31-a de oktobro 2010

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de artikolo "UK court jails man for trolling online tribute pages" el la anglalingva Vikinovaĵoj, publikigita la 30-an de oktobro 2010, kaj disponebla laŭ la permesilo "Creative Commons Attribution 2.5". Vidu la liston de ĝiaj aŭtoroj.

Antaŭ du tagoj juĝistaro de Manĉestra "Magistrates Court" en la Unuiĝinta Reĝlando kondamnis mempriskribitan Interretan trolon pro sendado de mesaĝoj ĉe Fejsbukaj paĝoj kreitaj kiel memoriĝaĵoj pri mortintoj. 36-jaraĝa Colm Coss estis kondamnita al 18 semajnoj en malliberejo pro konfesita de li malobservo de la akto "Communications Act 2003".

Inter trolatakitaj de Coss paĝoj estis dediĉitaj al Jade Goody, famiĝinta per la realeca televidserio "Big Brother" ("Granda frato"), al Liverpula knabo mortigita de hundo, al Kanada mortigito, kaj al aŭstraliano pereinta en aŭtokatastrofo.

Coss estis arestita en Junio post kiam li sendis al siaj najbaroj tajpitajn leterojn kun fotografaĵoj de si, kaj klarigo, ke li estas "trolo". Komence li rifuzis respondi demandojn, sed poste skribis al policano, konfesante afiŝadon de la mesaĝoj, en iuj el kiuj estis skribite, ke li seksumis kun la korpoj de la mortintoj.

Li estis akuzita pri sendado de malicaj mesaĝoj ofendegaj, kaj konfesis sian kulpon lastmonate. Antaŭhieraŭ lia advokatino Leanne Press petis pri esploro de la mensostato de sia kliento, dirante, ke li antaŭe havis mensosan-problemojn. Tamen la juĝistoj decidis, ke li povas esti kondamnita sen tio.

Pauline Salisbury diris, ke la reguloj pri kondamno specifas daŭron de 12 semajnoj, sed la krimo estas sufiĉe serioza por 26 semajnoj. 8 semajnoj estis subtrahitaj pro la memkonfeso.

Fontoj