Britio: kondamnitaj pro noto ĉe Facebook

Sabato, la 20-a de aŭgusto 2011

Efekto de la ribelo en Liverpool.

Du viroj estas kondamnitaj al kvarjara malliberigo pro skribi Vizaĝlibran noton, kiu vokis por partopreni en la ribelo en Londono kaj aliaj Britiaj urboj. Jordan Blackshaw, 20-jarulo el Northwich Town kaj Perry Sutcliffe-Keenan, 22-jarulo el Latchford estis kondamnitaj, malgraŭ ke iliaj agadoj estigis neniun ribelon.

Blackshaw kreis ĉe Vizaĝlibro eventon "Detrui Northwich-on". Tamen neniu venis al la loko de la evento. Baldaŭ oni arestis lin. La dua kondamnito kreis retejon "Warrington Riots" kaj sendis ligilon al siaj 400 konatoj. Ankaŭ tiam, neniu reagis.

Jam preskaŭ 1500 homoj estis akuzatoj ĉe juĝejoj pro la ribeloj en Britio. Juĝistoj kondamnas al longa malliberigo. Unu persono kondamnitas al duonjaro pro ŝteli sesbotelon da minerala akvo.

Fontoj