Britio agnoskis ke Voroneĵo estas parto de Rusio

Vendredo, la 11-a de februaro 2022

Liz Truss, ministro pri eksteraj aferoj de Britio.


La 10-an de februaro brita ministro pri eksteraj aferoj Liz Truss venis al Rusio por intertraktoj kun sia rusia kolego Sergej Lavrov. Dum konversacio ŝi postulis forigi rusiajn trupojn de limo de Ukrainio al kio Sergej Lavrov respondis, ke rusiaj trupoj rajtas troviĝi ie ajn sur la teritorio de Rusio kaj demandis: "Vi ja rekonas suverenecon de Rusio super Rostova kaj Voroneĵa provincoj?" Liz Truss post mallonga paŭzo respondis: "Britio neniam agnoskos suverenecon de Rusio super tiuj ĉi regionoj". La konfuzon solvis brita ambasadoro Deborah Bronnert, kiu delikate klarigis al sia ministro ke tiuj ĉi provincoj efektive estas parto de Rusio.

Poste la brita ministro diris ke ŝi miskomprenis sian rusian kolegon kaj ne pridubas suverenecon de Rusio super la menciitaj regionoj: "Dum la renkontiĝo ŝajnis al mi ke ministro Lavrov parolas pri parto de Ukrainio. Mi klare komprenigis ke tiuj ĉi provincoj estas suverena parto de Rusio".

Liz Truss jam plurfoje publike montris siajn magrajn konojn de historio kaj geografio. La 21-an de januaro dum parolado en Aŭstralio ŝi diris ke ukraina popolo montros kuraĝan reziston kaze de rusia agreso, ĉar Ukrainio jam spertis plurajn invadojn — "de mongoloj ĝis tataroj".

Ukrainio estas fiera lando kun plurjarcenta historio. Ili konis invadojn ankaŭ pasintece — de mongoloj ĝis tataroj. Ili suferis pro malsatego, aranĝita de la ŝtato. Ilia stabileco estas pli ol sufiĉa. Se necesos, ili militos por defendi sian landon.
Liz Truss, ministro pri eksteraj aferoj de Britio
Maria Zaĥarova, proparolanto de la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio.

Reage al tio proparolanto de la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio Maria Zaĥarova en sia Telegram-kanalo prezentis tri demandojn al la brita ministro:

1. Kiom da jaroj pasis inter la du invadoj: la mongola kaj la tatara?[1]
2. Ĉu ŝi ne menciis suferojn de la ukrainoj de faŝismo pro tio ke ili estis malgravaj aŭ pro tio ke ĝis la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento la brita krono eĉ ne simple subtenis la germanan faŝismon, sed admiris ĝin?
3. Kiu lernejo donis al s-no Truss diplomon?

Maria Zaĥarova, proparolanto de la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio

La 22-an de januaro la brita ministro akuzis Rusion pri preparado de ŝtatrenverso en Ukrainio kun celo enpostenigi "porrusian" ukrainan politikiston Jevgenij Murajev. La menciita politikisto en komento por la brita gazeto Observer diris ke tiu aserto aspektas mallogika, ĉar li estas trafita de rusiaj sankcioj kaj eĉ mono de lia patro en Rusio estas konfiskita.

En januaro 2022 la brita ministro rakontis en intervjuo al BBC, ke Britio planas plu deteni Rusion kaj subtenas siajn aliancanojn: "Ni ankaŭ plu provizas kaj donas aldonan subtenon al niaj baltaj aliancanoj tra la Nigra maro". Maria Zaĥarova denove reagis al tio per sarkasma komento:

S-no Truss, via kono de historio estas nenio kompare al via kono de geografio. Por "defendi Baltion" necesas agi ne tra la Nigra maro, sed tra la Balta. La Baltaj landoj nomiĝas tiel (en la angla — Baltic States), ĉar ili situas ĉe la bordoj de tiu ĉi maro. Ne ĉe la Nigra... Ĉiam pli reliefiĝas sur la sablo de la Balta Nigramara regiono demando: kie studis s-no Truss kaj kiel ŝi estis okupanta kelkajn ministrajn postenojn kun tia highly likely edukiteco?
Se necesas iun de io savi, do la mondon de stulteco kaj needukiteco de anglosaksaj politikistoj. La estro de Foreign Office devas ion fari pri geografio. Eĉ ne pro tio ke tio estas brita ministro pri eksteraj aferoj — surbaze de kiuj kriterioj estas distribuataj ministraj postenoj en la evoluintaj monarĥiaj demokratioj ne estas nia afero. Sed pro tio ke Anglio antaŭe estis granda mara potenco kaj ĝi restas la mara ĝis nun.

Maria Zaĥarova, proparolanto de la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Tataroj estis parto de mongoloj, ofte tiuj etnonimoj estis uzataj kiel sinonimoj.