COVID-19 atakis la tutan Eŭropon

Merkredo, la 11-a de marto 2020

Mezurado de korpotemperaturo en Italio

La 10-an de marto registaro de Italio deklaris kompletan kvarantenadon de la tuta lando pro la epidemio de COVID-19. Nombro de la infektitoj atingis 10 mil, 631 homoj mortis kio estas plej alta mortonombro ekster Ĉinio.

Estas malpermesita iu ajn veturado krom tiu al laborejo kaj reen, kaj kelkaj ekstreme urĝaj bezonoj. Ĉiuj publikaj aranĝoj kaj sportaj konkursoj estas malpermesitaj. Tio ankoraŭ ne koncernas la turistojn, sed kelkaj flugkompanioj jam anoncis ĉesigon de la flugoj. Alitalia ĉesigis flugojn el Milano, kiu estas plej forte trafita de la plago. Aĉetantoj inundis la vendejojn por fari rezervojn de necesaĵoj. La vendejoj ricevis ordonon enlasi tiom da homoj, ke inter ili restu distanco je almenaŭ unu metro. Sur ĉefaj ŝoseoj kaj en fervojaj stacioj aperis kontrolejoj, kie oni kontrolas ĉu veturanto rajtas veturi aŭ ne. La lernejoj estas fermitaj, same kiel multaj organizaĵoj kaj firmaoj.

British Airways nuligis ĉiujn flugojn al Italio, Air France, Ryanair, Easyjet, Wizz Air diris ke ĉesigos la flugojn ĝis komenco de aprilo. Air Canada nuligis la flugojn al Italio ĝis la 1-a de majo. La registaro de Hispanio malpermesis la flugojn al Italio por du semajnoj. Aŭstrio promesis striktigi trafikon al sia suda najbaro. La franca fervoja kompanio SNCF kaj la aŭstria OeBB antaŭ iliaj trajnoj venas al Italio anstataŭigas sian personaron per tiu itala. Deutsche Bahn nuligis la lastan fervojan trajnon, kiu vojaĝis al Italio, sekvante de Munkeno al Venico. La aŭstra polico haltigas aŭtojn, veturantajn el Italio por mezuri korpotemperaturon de la veturantoj.

Dume la infektiĝoj estas registritaj en ĉiuj eŭropaj landoj post kiam la 9-an de marto estis konfirmitaj du kazoj en Kipro. Oni planas aranĝi urĝan telekonferencon kiun partoprenos reprezentantoj de la tuta Eŭropa Unio.

Sume en Francio jam estas registritaj 1412 infektiĝoj (286 lastatage) kaj 30 mortoj. Tamen landlimo kun Italio plu estas malferma kaj trafiko inter la du ŝtatoj libera. La 9-an de marto dum publika aranĝo en Avenuo de la Elizeaj Kampoj la franca prezidanto Emmanuel Macron kaj lia edzino aperis sen maskoj kaj staris proksime al aliaj oficialuloj, kio elvokis kritikon de la publiko. La epidemio jam trafas ankaŭ altrangulojn. La ministro pri kulturo Franck Riester informis pri sia infektiĝo kaj kvarantenado en sia domo en Parizo. La ĉefo de la prezidenta personaro Patrick Strzoda ankaŭ estas kvarantenita.

En Madrida regiono (Hispanio) nombro de konfirmitaj infektiĝoj duobliĝis en lastaj 24 horoj. Morgaŭ fermiĝos ĉiuj edukejoj. Sume en la lando jam estas registritaj 1204 infektiĝoj kaj 28 mortoj.

En Germanio la 9-an de marto okazis la unuaj mortoj pro la viruso — temas pri homoj 78 kaj 89 jarojn aĝaj. Nombro de infektiĝoj atingis 1218.

En Grekio estas registritaj kvar novaj kazoj, ne ligitaj al la antaŭaj.

En Pollando oficiale konfirmiĝis 17 kazoj. La lernejoj estas fermitaj ĝis la 22-a de marto.

En Britio 373 homoj infektiĝis kaj ses mortis. La aŭtoritatoj diris ke drasta kresko venos post 10 ĝis 14 tagoj. La vic-ministro pri sano Nadine Dorries raportis pri sia infektiĝo.

Grave suferas sportaj eventoj. Francio, Hispanio, Germanio kaj Portugalio anoncis, ke matĉoj okazos en malplenaj stadionoj. Nederlando tute nuligis plurajn sportajn konkursojn.

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) raportis ke en lastaj 24 horoj ĝis marda mateno okazis 203 pliaj mortoj, pliigante la nombron de la mortintoj en la tuta mondo ĝis 4 012. Entute 113 702 konfirmitaj kazoj de la infekta malsano estis raportitaj tutmonde ĝis la 10-a horo marde laŭ mezeŭropa tempo, kun kresko de 4 125 infektoj kompare kun la antaŭa tago, inter kiuj 4 105 novaj infektoj estas ekster Ĉinio.

Brunejo, Mongolio, Kipro, Gernezejo kaj Panamo registris la unuajn infektiĝojn, pliigante la sumon de landoj kaj regionoj influitaj de la kronviruso ĝis 109.

Krome, la MOS reviziis la transmisian klasifikon de Nord-Makedonio, Pollando, Pakistano de „nur importitaj kazoj” al „loka transmisio”, pliigante la totalon de landoj kaj regionoj, en kiuj aperis loka transmisio, ĝis 61 krom Ĉinio.

Fontoj