Christer Kiselman elektita nova prezidanto de la Akademio de Esperanto
Mardo, la 1-a de oktobro 2013
|
|
Christer Kiselman estis elektata kiel nova prezidanto de AdE post ricevi 37 voĉdonojn pore. Kiselman estas membro de la Akademio de 1989, li okupiĝis lastatempe kiel membro de la sekcioj pri ĝenerala vortaro, gramatiko kaj prononco. Li ankaŭ oficis kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo.
La sveda esperantisto ankaŭ estas konata pro la organizado de konferencoj pri esperantologio dum la UKoj kaj kiel ĉefredaktoro de la fakrevuo Esperantologio / Esperanto Studies
La nova estraro konsistas el:
Nomo | Posteno |
---|---|
Christer Kiselman | Prezidanto |
Probal Dasgupta | Vicprezidanto |
Brian Moon | Vicprezidanto |
Renato Corsetti | Sekretario |
La novaj direktoroj elektitaj estas:
Nomo | Posteno |
---|---|
Sergio Pokrovskij | Faka Lingvo |
Bertilo Wennergren | Gramatiko |
Markos Kramer | Ĝenerala Vortaro |
Anna Lowenstein | Konstrolado de lerniloj |
Alexander Schlafer | Lingva Konsultejo |
Paul Gubbins | Literaturo |
Probal Dasgupta | Prononco |
Carlo Minnaja | Komisiono Historio de AdE |
Nguyen Xuan Thu | Komisiono pri homaj nomoj |
Fontoj
«Oficialaj Informoj, №21 (2013 10 01)» – Akademio de Esperanto, 1-a de oktobro 2013 (arkivita [ ]) Aleksander Korĵenkov «Christer Kiselman – nova prezidanto de la Akademio de Esperanto» – La Balta Ondo, 1-a de oktobro 2013 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |