Clarence Bicknell: la filmo

Merkredo, la 12-a de oktobro 2016

La 29-an de septembro sufiĉe multnombra spektantaro ĉeestis al la unua projekciado de la dokumentaria filmeto pri Clarence Bicknell en la Muzeo pri Natursciencoj de Ĝenovo. Partoprenis ankaŭ la prezidantinon de FEI Michela Lipari kaj aliaj esperantistoj ĉefe el Ligurio.

Antaŭ la projekcio priparolis ĝin: Giuliano Doria ( de la "Museo di Storia Naturale" de Genova) kaj Raffaella Bruzzone (Universitato de Nottingham).

La filmo estas titolita ‘The Marvels of Clarence Bicknell – Le Meraviglie di Clarence Bicknelli’; realigis ĝin lia nevo Marcus Bicknell, kaj reĝisoris Remy Masseglia, ĉefaj personecoj: Renchi Bicknell (Clarence), Vanessa Bicknell (Alice Campbell).

La filmo prezentas C. Bicknel kiel amanton de la Naturo, faman botanikiston, arkeologiston kaj pentriston kun indikoj pri siaj profundaj rilatoj al Esperanto. Ne aperas en la filmo bildojn pri lia domo en Casterino kun la famaj Esperant-lingvaj proverboj kaj pentraĵoj sur la pordoj, fenestro-kovriloj kaj internaj muroj, ĉar la nunaj posedantoj de tiu montara domo ne donis la permeson publikigi tiajn fotojn.

La filmo estas profesie altnivela kun belegaj bildojn pri pejzaĝoj, floroj, bestoj, kaj plurmiljaraj gravuraĵoj sur la rokoj: la amata vivmedio de C. Bicknell en kaj ĉirkaŭ Bordighera.

Oni spektis la itallingvan version de la filmo. La sonoran parton en Esperanton oni estas ankoraŭ pretiganta.

Fontoj redakti