Definitiva fermo de la plej malnova nuklea centralo de Francio
Sabato, la 22-a de februaro 2020
La unua el la du reaktoroj de la atomenergia centralo de Fessenheim en la franca regiono Alzaco ĉesis funkcii la 22-an de februaro 2020 je la 2-a (01:00 UTC).
Ĝi estas la plej malnova funkcianta nuklea centralo en Francio, kiu komencis produkti elektron en 1977.
Trafis ĝin multaj kritikoj, akriĝintaj post la akcidento de Fukuŝima, pro ĝia danĝereco devenanta el ĝia kadukeco, kaj ĝia situo, apud la riverego Rejno en unu el la plej tertremaj regionoj de Francio. Ankaŭ la loĝantoj de la najbaraj regionoj de Germanio kaj Svislando plendis pri ĝia tro longa funkciado. Laŭ la Franca Nuklea Sekureca Aŭtoritato, la sekureco de la centralo estas bona kaj ĝi ne havas pli altan riskon ol aliaj centraloj.
Kelkaj laboristoj de la centralo kaj loĝantoj de la urbeto manifestaciis kontraŭ ĝia fermo, timante perdon de laborpostenoj kaj de ekonomia aktiveco.
Temas pri la unua tia ĉesigo de nuklea centralo en Francio, kies elektro devenas je 70% el atomenergio.
Laŭ la anoncita plano, la dua reaktoro ĉesos funkcii la 30-an de junio 2020, la evakuado de la radiantaj brulaĵoj okazos ĝis la somero de 2023, kaj la malmuntado finiĝos plej frue en 2040.
Dek du aliaj reaktoroj el la 58 ekzistantaj en Francio estos fermitaj antaŭ 2035, celante 50% de atomenergio en la franca energiproduktado.
Fontoj
- (fr) «Malgraŭ la protesto de salajruloj, la reaktoro n°1 de Fessenheim malkonektita de la reto de EDF» – Le Monde, 21-02-2020 (arkivita 2020-02-22)
- (fr) Sarah Lefèvre kaj Christophe de Barry «Fermo de Fessenheim - post la centralo, salto en vakuon» – Reporterre, 21-02-2020 (arkivita 2020-02-22)
- (fr) Autorité de Sécurité Nucléaire «Nuklea Centralo de Fessenheim» – Autorité de Sécurité Nucléaire, 17-06-2022 (arkivita 2022-08-27)
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |