Demisias la Ministro pri Justico de Francio

Dimanĉo, la 31-a de januaro 2016

Christiane Taubira en 2013

La Palaco Elizeo anoncis ĵaŭde matene la demisio de Christiane Taubira. La Ministro pri Justico kontraŭis la konstitucian leĝ-projekton por nuligi la naciecon de kondamnitoj pro terorismo proponita de la prezidanto François Hollande.

Ŝin anstataŭis Jean-Jacques Urvoas, ĝis nun prezidanto de la komisio de leĝoj de la Nacia Asembleo.

Per tiu ĉi demisio, foriras la lasta maldekstra reprezentanto de la registaro, de post la depostenigo de la ministroj kritikintaj la politikon soci-liberalan, Arnaud Montebourg, Aurélie Filippetti kaj Benoît Hamon.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo França: dimissió de Christiane Taubira, el kataluna Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).