Diskuto:Amnestio Internacia ne plu konsideras Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco

Latest comment: antaŭ 1 monato by VladimirPF in topic Forigo de plibonigo

Forigo de plibonigo redakti

Kara VladimirPF!

Vi forigis [1] miajn plibonigojn kun la klarigo "Oni ne korektas malnovajn novaĵojn". Ĉu vi bonvole povus montri al mi tiun regulon? Mi serĉis, sed ne trovis similan regulon. Mi nur uzis la originalajn fontojn de la momento de la apero de la novaĵo por la plibonigo, do ne temas pri ŝanĝo de vidpunkto pro la apero de novaj informoj, sed simple pli ĝustigo de la tiamaj faktoj kaj neŭtraligo de la artikolo.

Aldone, kion mi ja trovis dum la serĉado estas la jena regulo, bonvolu observi ĝin estontece: "Se vi ne konsentas pri ŝanĝo altrudita de alia homo, diskutu ĉi-teme en la Diskuto-paĝo anstataŭ tuj nuligi la ŝanĝon (krom se temas pri grava afero, kiu ne povas atendi diskutadon)."

--MaSt (diskuto) 17:14, 3 mar. 2024 (UTC)Reply

Via ĝustigo ŝanĝas la tekston kaj la sencon. Ŝanĝi malnovajn novaĵojn estas korekti historion. Multe plibone estus se vi verkos novajn novaĵojn - kredu aŭ ne kredu, sed mi poros ĝuste vian vidpunkton. Sed la nova novaĵo devas temi pri novaj obstakloj aŭ cirkonstancoj. Kreu la novajn novaĵojn. VladimirPF (diskuto) 20:42, 3 mar. 2024 (UTC)Reply
> "Se vi ne konsentas pri ŝanĝo altrudita de alia homo, diskutu ĉi-teme en la Diskuto-paĝo anstataŭ tuj nuligi la ŝanĝon (krom se temas pri grava afero, kiu ne povas atendi diskutadon)
Ĝuste korekto de malnovaj novaĵoj estas grava afero, kiu ne povas atendi diskutadon. Ĉu vi povas korekti artikolon presita en revuo en 2021 jaro? Ve, ne povas. Ankaŭ ĉi-novaĵo estis eldonita en fora 2021 jaro. Kaj se vi verkos novaĵon kaj post du jaroj iu venos ĝin korekti - mi neneigos tiun korekton: oni ne korektas malnovajn novaĵojn. VladimirPF (diskuto) 20:48, 3 mar. 2024 (UTC)Reply
Via analogio pri "presitaj novaĵoj" ne ŝajnas sufiĉe taŭga. Eĉ ili havas meĥanismojn por korekti faktojn: En la venonta numero aperas noto pri la eraroj. Kaj multe pli taŭga analogio estus reta novaĵagentejoj. Ili ja korektas malĝustajn faktojn en la originala artikolo kaj almetas informkeston pri la ŝanĝo. Kiujn metodojn ĝustigi artikolojn havas vikinovaĵoj?
Tamen mi mem trovis ĉi tiun paĝon Vikinovaĵoj:Ŝlosado de artikoloj, kiu montras iom similan vidpunkton al via. Do kvankam mia kazo estas lima kazo (mi ne aldonis novajn faktojn laŭ postaj okazaĵoj aŭ informoj, sed nur ĝustigis la tekston laŭ la samaj fontoj kiel la antaŭa versio de la artikolo), kaj kvankam la artikolo devus esti ŝlosita por ricevi tian protekton (kio neniam okazis), mi akceptos la spiriton de la regulo.
Sed kion mi ja daŭre petas estas ke vi venontfoje atendu la diskutadon. Se vi ne konis specifan regulon, kiun la ŝanĝo malobservis, ne povas esti sufiĉe grava afero por ne povi atendi iomete.
Verki novan artikolon ne eblas en ĉi tiu kazo, ĉar la enhavo estis nur la jena: "La antaŭa artikolo malĝuste informis pri revoko de la statuso kiel malliberulo de konscienco, kvankam vere temis nur pri interna regulo de Amnestio Internacia ne publike uzi ĉi tiun vortumon." Ĉi tio tute ne estis novaĵartikolo kaj oni (ĝuste) forigus ĝin post horoj.
--MaSt (diskuto) 23:30, 3 mar. 2024 (UTC)Reply
Kolego, se ni dusputus pri viaj novaj artikoloj - mi parolos ĉe via diskutpaĝo. Unuaj provoj ĉiam bezonas helpon kaj per la konsiloj ne necesas plenigi diskutpaĝon de artikolo. VladimirPF (diskuto) 13:12, 5 mar. 2024 (UTC)Reply
  1. Redaktado de malnovaĵoj novaĵoj eblas nur se vi agnoskas ke vi vivas en la Orwell-mondo de "1984". Grandparte tio jam okazis, sed mi preferus almenaŭ Vikipedion lasi ligita al la reala mondo, ne tiu de ideologiaj fantazioj.
  2. La proponita redakto ne havas sencon, ĉar ĝi ŝanĝas la formon, ne la sencon de la novaĵo. AI ne plu konsideris Navalni "malliberulo de konscienco" pro tio ke li estis naciisto kaj malkaŝe esprimis siajn ŝovinismajn ideojn dum jaroj — ĝis tio iĝis tro danĝera en Rusio. Ĉu tio "ekkonatiĝis" aŭ "revokiĝis" tute ne gravas. Ĉiu leginta intervjuojn kaj blogaĵojn de Navalnij, scias tion kaj certe en AI troviĝis homoj kiuj faris tion. RG72 (diskuto) 04:37, 4 mar. 2024 (UTC)Reply
    Kiel kutime, kiam alvenas RG72 al diskutoj, alvenas malamo, sensencaj komparoj, troigo kaj akuzoj pri "ideologiaj fantazioj" (veninta de profesia propagandisto tiu akuzo estas eĉ pli ridinda).
    Mi tute ne atendis ke vi komprenas la diferencon. Ne zorgu, ni jam solvis (antaŭ via alveno relative agrable) la aferon. MaSt (diskuto) 13:19, 4 mar. 2024 (UTC)Reply

Tradicie nula respondo. RG72 (diskuto) 13:53, 4 mar. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Amnestio Internacia ne plu konsideras Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco".