Diskuto:Polico batalis kontraŭ narkotistoj en Rio

Ĉu la artikolo ekzistas en aliaj lingvoj ? Se jes, indus enmeti interlingvajn ligilojn. ArnoLagrange 08:38, 30. Nov 2010 (UTC)

Mi ne scias ĉu tiu portugallingva artikolo sufiĉe similas ĉi tiun (tie estas pli da artikoloj pri la temo), do por ne kaŭzi konfuzon mi unue metos ligilojn al aliaj kandidatoj ĉi tien en la diskutpaĝon.
--AVRS 12:14, 30. Nov 2010 (UTC)
Jes, estas la sama evento. Mi ĵus enmetis la intervikiojn. Sed la germana mankas ĝisdatigo, ĉar ne havas informon pri la fino de la batalo, tamen havas pri la "Vila Cruzeiro", menciita en nia versio (mankas raporto pri la "Complexo do Alemão"). La hispanlingva estas traduko el la portugallingva, kaj la Esperanta versio estas sintezitaj de mi, ekde retdisponeblaj fontoj, kaj havas pliajn antaŭajn detalojn por klarigi al alilandaj esperantistoj. CasteloBrancodiskuto 13:44, 30. Nov 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Polico batalis kontraŭ narkotistoj en Rio".