Du teroristoj estis mortigitaj en Tjumeno (Rusio)

Sabato, la 13-a de aprilo 2019

Flago de la Islama Ŝtato

La 12-an de aprilo ĉirkaŭ la 9-a vespere sur stratoj de la urbo Tjumeno (Siberio, Rusio) aperis dekoj da policaj veturiloj kaj kelkaj blendveturiloj. Kelkaj gardis la sidejon de la provinca registaro en la urbocentro, dum plejparto amasiĝis en strato Amurskaja. Unue oni diris ke temas pri ekzercoj, sed ĉirkaŭ la 11-a vespere informis, ke temas pri kontraŭterorisma operaco. La tuta areo ĉirkaŭ la unuetaĝa ligna domo N 118 en la menciita strato estis blokita, elektro malŝaltita, ĉirkaŭ 150 loĝantoj evakuitaj al la apuda liceo N 34. En la urbo estis deklarita reĝimo de la kontraŭterorisma operaco kiu validis ĝis 6:23 sekva tago. Meznokte aŭdiĝis pafado kaj videbliĝis flamoj. Post la 3-a nokte oni diris, ke la loĝantoj povas reveni al siaj hejmoj.

Sekvan tagon la aŭtoritatoj informis, ke la operaco celis preventi terorismajn atakojn, kiujn planis lokaj anoj de la Islama Ŝtato. Post bloki la menciitan domon oni postulin kapitulacon, sed la fermiĝintaj interne homoj ekpafis, kaŝinte sin sub tegmento. Responda pafado el mitraleto kaj bombokanono mortigis ambaŭ virojn kaj kaŭzis incendion, baldaŭ estingitan de fajrobrigadistoj. Surloke estis trovitaj du Kalaŝnikov-mitraletoj, du memfaritaj eksplodaĵoj kaj religia literaturo.

Unu el la mortigitoj estis la 27-jara Timur Medov, filo de ĉeĉeno kaj inguŝino, antaŭ dek jaroj venintaj el Inguŝio. La gepatroj mortis antaŭ kelkaj jaroj. Najbaroj kaj instruistoj el la lernejo N 1, kie li lernis, karakterizis lin kiel junulon trankvilan kaj afablan, sed manipuleblan. Antaŭ iom da tempo li kreskigis barbon, kion ofte faras la islamistoj. Antaŭ kelkaj tagoj li publikigis afiŝon pri urĝa vendo de la domo en retejo Avito.

Iuj diris ke plu serĉata estas virino en ĥiĝabo, kiu eliris la domon antaŭnelonge sed oficialaj fontoj ne konfirmis tion. Ĉio okazis en urboparto neoficiale nomata Majak, kiu konsistas ĉefe el malnovaj kaj kadukaj lignaj domoj, ofte luataj de malriĉaj enmigrintoj, plejparte islamanoj.

Fontoj