Efektiviĝis la brita eliro el la Eŭropa Unio

Ĵaŭdo, la 30-a de januaro 2020


La prezidanto de la eŭropa parlamento subskribis la interkonsenton pri la brita eliro, la 29-an de januaro

La Eŭropa Parlamento aprobis la eliron de Britio el la Eŭropa Unio mekredon vespere, du tagojn antaŭ la efektiviĝo de la Briteliro. La eŭrodeputitoj amase akceptis la eliron, voĉdoninte 621 kontraŭ 49.

Kvankam Britio estis parto de la Eŭropa Unio dum preskaŭ duono de jarcento, necesis nur kelkaj sekundoj por ke ĝia eliro estu neambigue aprobita de la Eŭropa Parlamento.

La sekvontaj paŝoj sendube estos malfacilaj, ĉar Britio devas intertrakti pri siaj estontaj rilatoj kun la Eŭropa Unio rilate komercajn aferojn. La prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen elsendis la jenan sciigon al Londono:

«La interŝanĝo estas simpla: ju pli la Unuiĝinta Reĝlando promesos subteni niajn normojn pri sociala protektado kaj rajtoj de laboristoj, niajn garantiojn por la medio kaj aliajn normojn kaj regulojn certigantajn justan konkurencon, des pli proksima kaj bona estos la aliro al la komuna merkato», ŝi diris.

Multaj deputitoj akcentis la emocian flankon de la disiĝo.

«Al vi ĉiuj, mi diras ke mi bedaŭros vian foreston», diris unu franca deputito. «La Eŭropa Unio ne estos la sama sen vi. Mi profunde sentas, ke estas nenia bona Briteliro».

«Se la britoj iam decidos reveni, niaj brakoj estos malfermaj», diris unu hispana deputito.

Aliaj avertis ke pro la eliro de Britio indas konsideri kio fuŝas ĉe la Eŭropa Unio. «Ni, eŭropaj decidantoj, devas kompreni ke pli kaj pli da civitanoj turnis siajn dorsojn kontraŭ la eŭropaj projektoj, do estas kialo por tio», diris belga deputito. «Tio okazas, ĉar multaj opinias ke tro ofte la politikoj, kiujn oni metis je la eŭropa nivelo, utilis al malmultaj, ne al la plimulto».

Por la estro de la brita Britelira Partio Nigel Farage kaj aliaj popolismaj deputitoj, tio estis venka momento. «Ni amas Eŭropon, ni malamas nur la Eŭropan Union [...] Mi esperas ke pro tio, ekfiniĝos ĉi tiu projekto. Ĝi estas malbona projekto», li diris. Tamen tiuj britaj deputitoj, kiuj deziras ke Britio restu, promesis ke ili revenos. Inter ili estas Aileen McLeod ĉe la separisma Skota Nacia Partio. «Skotlando estas eŭropa lando», ŝi diris. «Mi antaŭĝojas pro tio, ke la sendependa Skotlando baldaŭ revenos al la Eŭropa Unio».

La lasta tago de la brita membreco en la Eŭropa Unio estos vendredo, la 31-a de januaro. Oni malsuprenigos la britan flagon ĉe eŭropaj institucioj. Sed multmaniere la adiaŭo jam okazis.

Fontoj