El Libera Folio: EU subtenas Esperanton en seslanda projekto

Sabato, la 28-a de septembro 2019

Rim.: Ĉi tiu enhavo unue aperis en Libera Folio kaj montriĝas ĉi tie laŭ la kondiĉoj de la permesilo CC-BY 4.0

Mezlernejoj en ses landoj de Eŭropa Unio ricevas subtenon de la EU-programo Erasmus+ por kunlabora projekto, kiu celas per instruado de Esperanto plibonigi lernadon de fremdaj lingvoj kaj diskonigi «eŭropajn valorojn.» La lernejoj troviĝas en Francio, Grekio, Hispanio, Hungario, Italio kaj Litovio.

La Esperantlingva bulteno «Libera Folio» petis Antonio Fabián Jiménez, instruiston de la gimnazio Almenara en Vélez-Málaga, suda Hispanio, la inciatinton de la projekto, kaj la kunordiganton de la projekta laborgrupo, rakonti pli.

Libera Folio: Kiam komenciĝis via projekto, kion ĝi celas kaj kiom da lernantoj partoprenas en ĝi, en kiuj aĝoj?

Antonio Fabián Jiménez – La projekto "EK-Esperanto Komuniko" komenciĝis en la studjaro 2018-19 laŭ la programo Erasmus+ KA1. Laŭ tiu projekto ni celas instrui Esperanton por plibonigi la lernadon de fremdaj lingvoj kaj ankaŭ labori pri valoroj kiel la pacismo, la kultura interkompreno, la neŭtrala demokratia komunikado, kaj tiel plu. Unue elektis libere la lernofakon "Esperanto kaj Eŭropaj Valoroj" 26 lernantoj sed finfine pro organizaj problemoj lernos oficiale la lingvon internacian nur 22.
Mi iniciatis la projekton en mia mezlernejo en Hispanio. La aliaj lernocentroj apogas nin ekde la komenco, ili ricevas nian viziton por montri al ni kiamaniere ili instruas aŭ uzas Esperanton kaj kiel oni instruas fremdajn lingvojn.

LF Kion signifas en la praktiko, ke via projekto ricevas EU-subtenon laŭ la programo KA1? Ĉu vi kunlaboras kun rilataj programoj en aliaj landoj?

AFJ Tio signifas ke la Eŭropa Unio per la programo Erasmus+ financas la tutan projekton – vojaĝojn, loĝadon, manĝadon, kursojn, materialojn – kaj ebligas al ni vojaĝi al diversaj landoj kie oni instruas Esperanton por lerni kiamaniere oni instruas la lingvon, kia estas la situacio de Esperanto alilande, kaj ankaŭ sperti la plej avangardajn metodojn en la instruado de lingvoj kaj kiel miksi tion kun Esperanto por krei novan metodologion interesan kaj aplikeblan en aliaj lernocentroj. Ni ne volas esti insulo, ni celas ke aliaj lernejoj kaj mezlernejoj kaj en Hispanio kaj en Eŭropo volu fari same, kaj ekigu siajn Esperantajn projektojn profitante la eblojn kaj rimedojn de la programo Erasmus+.

LF Kion povus fari aktivuloj en aliaj EU-landoj por starigi similajn projektojn kaj ekkunlabori translime?

AFJ La programo Erasmus+ estas por instruistoj de lernejoj, mezlernejoj, gimnazioj aŭ profesoroj de universitatoj kiuj deziras plibonigi siajn lernocentrojn iamaniere. Ekzistas du vojoj, la KA1 projektoj estas nur por geinstruistoj, tiuj projektoj ebligas al instruistoj vojaĝi kaj trejniĝi alilande per klerigaj kursoj, aŭ simpla laborobservado de la laboro kaj metodoj de alilandaj kolegoj. Poste ili devas apliki ĉion kion ili lernis en ilia lernocentro, kaj montri la ŝanĝojn akiritajn.
Alia eblo estas la KA2 projektoj por partopreni kun lernantoj en ia laboro aŭ projekto internacia. Sendube la Erasmus+ projekto estas vera donaco por la Esperanto-movado, ĉar ĝi proponas multajn ekonomiajn rimedojn kaj ankaŭ donas seriozan publikan bildon al nia lingvo kaj movado. Oni simple devas prezenti interesan projekton en specifaj datoj, kaj plenumi la celojn de la Erasmus+ programo. Devas esti interesaj projektoj kiuj vere estu utilaj kaj plibonigu la lernadon, la instruadon aŭ la plibonigon de la lernocentro.

LF Via projekto celas unuavice kuraĝigi lingvolernadon ĝenerale, ne specife instrui al la lernantoj Esperanton. Ĉu vi tamen supozas, ke iuj el viaj lernantoj plu okupiĝos pri Esperanto?

AFJ Se vi ne konas ion, tio ne ekzistas. La simpla fakto diskonigi la ekziston de Esperanto lerneje en tiuj tempoj ja vere estas novaĵo. Laŭ mia vidpunkto bedaŭrinde la movado forgesis pri la grava rolo de la instruado kaj edukado de kaj pri Esperanto. Multaj antaŭjuĝoj kaj misinformoj kiuj ekzistas pri Esperanto estas pro manko de edukado pri ĝi. Pensu ke ĉiujare instruisto havas almenaŭ 130 aŭ 150 lernantojn, kiuj ricevas ĝustajn informojn pri la lingvo, poste la lernantoj decidos lerni aŭ ne, sed almenaŭ ne kredos ke ĝi estas fuŝaĵo aŭ mortinta lingvo de sektuloj. La movado devus koncentrigi je edukistoj kaj instruistoj ĉar ili havas grandan povon por disvastigi Esperanton.
En mia gimnazio lernantoj ekscias pri la ekzisto de Esperanto, tiuj kuj deziras povas lerni ĝin neoficiale dum sia libertempo duonhoron semajne, kelkaj geinstruistoj de la angla, la franca, la latina kaj malnova greka uzas ĝin por ekspliki gramatikaĵojn, similaĵojn inter lingvoj, kaj la plej grava estas ke ni proponas oficiale la lernofakon "Esperanto kaj Eŭropaj valoroj", kie oni lernas Esperanton oficiale, kaj la poentoj de tiu lernofako por la universitata enirekzameno estas same valoraj kiel tiuj de matematiko, historio, la hispana, la angla aŭ filozofio. Tiamaniere Esperanto ege valoras, kaj ili ĝuas ĝin kiel novaĵon, amuzan kaj simple akireblan lernofakon.

LF Ne malmultaj esperantistoj opinias, ke la plej bona vojo al ia fina venko de Esperanto estus enkonduko de la lingvo kiel deviga studobjekto en lernejoj en multaj landoj. Kion vi opinias pri tio?

AFJ Laŭ mia opinio edukado estas la vera ŝlosilo. Por vere kreski kaj progresi, devas ekzisti socia emo al Esperanto, kaj por atingi tion unue la homoj devas scii pri Esperanto, kaj havi ĝustan informadon. Instruistoj estas respektataj homoj kiuj ĉiujare edukas centoj, milojn kaj milionojn da homoj, iliaj ideoj estos la ideoj de la estontaj homoj, do instruistoj devas esti la celata publiko de la esperanta movado. Ni iru do al universitato, kaj proponu kursojn de Esperanto al studentoj de la fakultatoj de edukado.
Sed oni devas tion fari inteligente, estus vere freneze proponi ĝin kiel la "fratecan lingvon de homaranismo" aŭ la "internacian lingvon", ili respondos ke tio similas al religia sekto, kaj pri internacia lingvo antaŭ longe venkis la angla… Proponu ĝin kiel novan metodologion por instrui fremdajn lingvojn, kaj tiamaniere ili bonvenigos la ideon. Proponu poste fari interesan projekton per Esperanto, la mono estas tie, ĉe Erasmus+, la kontaktoj ĉe la reto, kaj ili vere interesiĝos, lernos kaj instruos Esperanton.
Nuntempe oni povas nenie igi Esperanton deviga lernofako, jam la sola fakto instrui Esperanton povas havi kontraŭajn reagojn inter la ĝenerala publiko. Ĝi devas esti io elektebla, luda, amuza, moderna sed ankaŭ utila kaj plenvalora. Jen la plej grava batalo, ke la Esperantaj diplomoj estu plene valoraj kaj agnoskitaj ĉie. Kaj jen la dua kruro, Esperanto devas esti utila per siaj diplomoj, tiuj diplomoj devas esti laŭ universitataj kreditoj aŭ laŭ punktoj en publika laborkonkuro tiel valoraj kiel tiuj diplomoj de la angla, la hispana, la germana, aŭ la franca. Se tion oni atingas, multaj homoj interesiĝos pri Esperanto simple pro ĝia utileco por la profesia vivo, ĉar ĝi estas multe pli facile kaj rapide lernebla ol alia nacia lingvo. Anstataŭ celi devigi Esperanton al la socio, lasu al la socio libere peti Esperanton.

Fontoj