El Libera Folio: La Ondo de Esperanto foriras

Merkredo, la 9-a de oktobro 2019

Rim.: Ĉi tiu enhavo unue aperis en Libera Folio kaj montriĝas ĉi tie laŭ la kondiĉoj de la permesilo CC-BY 4.0 kun kelkaj ŝanĝetoj por sekvi la regulojn pri stilo kaj neŭtraleco de Vikinovaĵoj.


Kovrilo de la 6a numero, 2015

La redakcio de La Ondo de Esperanto anoncis pri la baldaŭa ĉeso de la magazino. Post la relative mallonga periodo de nur-elektronika ekzisto La Ondo, senĉese aperanta ekde 1991, entute malaperos. En la editorialo, subskribita de la eldonanto Halina Gorecka kaj redaktoro Aleksander Korĵenkov, kiel ĉefa kaŭzo de la ĉeso estis menciita problemo kun la malboniĝanta vidkapablo de Korĵenkov. Ni [la aŭtoro Grigorij Arosev k. redakcio] ne havas kialojn malkredi tion.

La titolo La Ondo de Esperanto ne estis elpensita de Gorecka kaj Korĵenkov. Magazino kun tiu titolo aperadis en Moskvo inter 1909 kaj 1917, tiam ĝin eldonis la financa oficisto Aleksandr Saĥarov. La aperon de La Ondo benis mem Zamenhof. En la samaj jaroj aperadis ankaŭ la movada ĵurnalo Ruslanda Esperantisto (fakte la sama titolo estis uzita eĉ dufoje: inter 1905 kaj 1908, kaj tre mallonge en 1909). Kurioze ke ambaŭ titolojn transprenis Korĵenkov kaj Gorecka en la jaro 1991, re- kaj ekeldoninte La Ondon kaj Ruslandan Esperantiston.

La eldonado startis en la malfrua printempo de 1991, kaj tio sufiĉe gravas por kompreni la procedon, kiun ekgvidis la geedzoj. Post nur kelkaj monatoj Sovetunio disfalis, kaj la sekvoj estis ne nur politikaj, sed ankaŭ ekonomiaj: oni povas nur imagi, kiom da fortoj kaj kompreneble mono kostis por Korĵenkov-Gorecka daŭra eldonado de la periodaĵoj en la epoko de hiperinflacio. En la unuaj jaroj Ruslanda Esperantisto estis nur primovada eldonaĵo, La Ondo estis nomata ”soci-kultura“ magazino.

Tiel do estis, sed en iu momento iĝis klare, ke estas malfacile redakti kaj eldoni du periodaĵojn. Rezulte Ruslanda Esperantisto ĉesis kaj migris en La Ondon, kiu por pluraj jaroj fariĝis grava rusia eldonaĵo. Antaŭ kelkaj jaroj Korĵenkov kaj Gorecka anoncis ĉesigon de la papera versio, argumentante tion per la daŭra plimalfaciliĝo de la produkta kaj ekspeda procedoj kaj samtempe atentiginte, ke la papera versio estus pli profita por ili. Kaj nun, post 28 jaroj, la ondo reiras malantaŭen.

Ĝi nek estis nek estas la sola Esperanto-periodaĵo en Rusio. La Ondo eĉ ne estis objektiva, ja ĉiam prezentanta la mondovidon de ties redakcio. Sed sendube ĝi estis kaj estas profesia eldonaĵo, kiu ĉiam kreis solidan bildon pri la Esperanto-movado en Rusio, en lando kiu pro la historiaj cirkonstancoj ĉiam havas apartan (ne legu ”plej gravan“, legu laŭvorte ”apartan“) rolon en la historio de la Esperanto-movado. La ceteraj periodaĵoj en la sama lando vole-nevole ĉiam havis antaŭ la okuloj ĝuste La Ondon, kaj kreis konceptojn de siaj eldonaĵoj surbaze de la impresoj pri La Ondo – kio estis en ĝi bona, kio estis malbona.

Grigorij Arosev skribas: "Sen La Ondo ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa. Periodaĵoj regule malaperas, ĉiam pro malsamaj kialoj, sed ĉiam kun la sama sekvo: anstataŭ ili venas nenio."

Fontoj