Elon Musk: SpaceX povus testi surterigon de Starŝipo tuj post la kvina flugo de la raketo

Lundo, la 8-a de aprilo 2024

Elon Musk: SpaceX povus testi surterigon de Starŝipo tuj post la kvina flugo de la raketo.

Elon Musk en 2023 jaro
Elon Musk en 2023 jaro

La 6-an de aprilo SpaceX afiŝis en Tvitero la videon sen dato, sed evidentе lastatempan, en kiu Ilon Mask faris prezenton. La prezento estis registrita ĉe Starbazo (Boka Ĉiko, Teksaso). La ĉefa temo de la preskaŭ 45-minuta elpaŝo estis planoj pri la sistemo Starŝipo kaj ties testolanĉoj. Plue estas eltordita versio de lia prezento.

La kvara lanĉo de akcelilo SuperHevi kaj la dua stupo Starŝipo (la sistemon oni ofte nomas Starŝipo) estas planita «post proksimume unu monato». Se SpaceX sukcesos realigi la streĉan horaron, la lanĉo okazos dum malpli ol du monatojn post la tria flugo de la raketo.

La celo de la kvara flugo estas, ke la supera stupo nome Starŝipo trapasu la «altan varmigan reĝimon»dum reveno kaj faru «kontrolitan plaŭdon»en la oceanon. Dum la tria flugo, Starŝipo dum reveno detruiĝis pro termika superŝarĝo: la termika defendo ne estis planita por nekontrolita rulfalo.

SpaceX planas revenigi akcelilon SuperHevi dum la sekva flugo. Estas planata kvazaŭsurteriĝo «al esence virtuala (lanĉo)turo»en la Meksikia golfo. Tio permesos provi surterigon de SuperHevi ĉe Starbazo. «Se la surteriĝo al la virtuala turo funkcias, tiam ni efektive provos la Flugon 5 por revenigi kaj surterigi al la turon». «Tio estas tre sukcesa horaro, sed ĝi estas en la sfero de ebleco».

Elon Musk optimismas pri povo de SpaceX ĉi-jare surterigi akcelilon reen al la turon, uzante paron da gigantaj brakoj nomae «Meĥazilla» por kapti la akcelilon. «La probablo, ke ni efektive povos kapti la akcelilon per la Meĥazilla-brakoj ĉi-jare, verŝajne estas de 80 ĝis 90%».

Musk volas havi almenaŭ du sinsekvajn sukcesajn kontrolitajn plaŭdojn de Starŝipo en la oceanon antaŭ provi surterigon ĉe Starbazo. «Ni ne volas pluvi per rompaĵoj super MeksikoUsono». «Mia supozo estas probable ni povos reuzi Stelŝipon venontjare».

SpaceX laboras por akceli produktadon de Starŝipoj por pli altigi ritmon de flugoj. Antaŭ la marta lanĉo, funkciuloj de la kompanio diris, ke ili havas kvar parojn da SuperHeavi+Starŝipo ĉe Starbazo por venontaj lanĉoj. Elon Musk anoncis ĉi-jaran konstruadon de «proksimume ses»kompletaj raketoj.

«Tiu produktada indico multe pliiĝos venontjare. Tiu-cele ni konstruas la gigantan fabrikon» planitan por Starbazo.

Elon Musk notis ke, kune kun la pliigita produktado de Starŝipoj, SpaceX konstruos la duan lanĉturon ĉe Starbazo kaj planas havi la unuan lanĉturon ĉe Kabo Kanaveral (Florido). La Florida lanĉturo ekfunkcios meze de 2025. «Kion ni verŝajne devas atendi estas, ke ni faras la esplorajn lanĉojn ĉi tie, testos ion novan ĉi tie, konstruas la raketojn»ĉe Starbazo, «kaj poste verŝajne la plej multaj lanĉoj estos de la Kabo».

Kun la pliigo de produktado venos pliigo de ŝarĝa kapablo de la raketo-portanto. Tiu-cele servas plibonigoj de Raptor-motoro, kiuj pliigos ĝian impulson sur Tere de 230 ĝis 280 tunoj-forto, kaj verŝajne atingos pli ol 330 metrikaj tunoj-forto de impulso.

La evoluintaj motoroj estos uzataj ĉe «Starŝipo-2». La raketo havos iom pli longan akcelilon kaj la duan stupon. Musk diris, ke tio permesos porti pli ol 100 tunojn al la orbito en plene reuzebla varianto. Estonta «Starŝipo-3», ĉirkaŭ 25 metrojn pli alta ol Starŝipo 2, povus meti pli ol 200 tunojn al orbito en plene reuzebla reĝimo. Pliaj detaloj mankis.

Elon Musk asertis ke la estonta lanĉo de Starŝipo 3 kostos pli malmulte ol la Falcon 1 - tio estis malgranda testa raketo-portanto, kiu havis prezon de proksimume 10 milionoj dolaroj. Li taksis, ke la kosto de unu lanĉo de Starŝipo 3 povus fali al diapazono de 2 ĝis 3 milionoj dolaroj.

«Ĉi tiuj estas ia nepensebla kosto. Neniu neniam pensis, ke tio eblis. Sed ni ne rompas ajnan fizikon por atingi ĉi tion».

Fontoj redakti