En Břeclav okazas la unua Trilanda konferenco

Vendredo, la 28-a de septembro 2012


Preskaŭ 100 homoj renkontiĝis en Břeclav, por la unua Trilanda konferenco. Ĉi tiun aranĝon organizas Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun Slovakia Esperanta Federacio kaj Aŭstria Esperanto-Federacio. Krom la oficialaj jarkunvenoj partoprenantoj ĝuos vendredan koncerton de la infana folklora ensemblo aŭ ekskurson al Lednice. Al la solena malfermo de konferenco venis saluti partoprenantojn ankaŭ urbestro Oldřich Ryšavý. Krom tio, urbo aperigis sur la oficialan interretpaĝon de urbo tradukon de "Vorto de urbestro" en esperanto[1].

Fontoj

(ĉeĥa) Veronika Schallenbergerová «Břeclav přivítá vyznavače esperanta ze tří zemí» – Břeclavský deník, 25.9.2012 (arkivita [ ])

Referencoj

  1. http://breclav.eu/eo/breclav-eo


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo