En Teherano estis mortigita politika gvidanto de Hamaso Ismail Hanija

Merkredo, la 31-a de julio 2024

politika gvidanto de Hamaso Ismail Hanija
politika gvidanto de Hamaso Ismail Hanija

La 31-an de julio 2024 Korpuso de Islama Revolucia Gvardio (KIRG) ĉe sia retejo anoncis pri perforta morto Ismail Hanija, de la estro de la politika buroo de la radikala islamisma movado Hamaso.

La 30-an de julio Ismail Hanija venis al Teherano kaj renkontiĝis kun la plej Supera Gvidanto de Irano Ali Ĥamenei kaj la elektita prezidento de Irano Masud Pezeŝkian. Ismail Hanija partoprenis inaŭguran ceremonion de Masud Pezeŝkian.

En la unua raporto de KIRG havis malklaran deklaron pri la morto kaj deklaris enketon de kondiĉoj de la morto.

Hamaso konfirmis la morton de sia gvidanto. Laŭ deklaro de Hamas, domo, kie situis Ismail Hanija, estis atakita de aero. Kun la Hamas-gvdanto pereis lia korpogardisto. La ano de la Politika buroo de Hamaso Musa Abu Marzuk deklaris ke la mortigo ne rastos sen sekvaĵo. Laŭ versio de Hamas la murdon realigis Israelo

Maĥmud Abbas, la estro de la Palestina Nacia Aŭtoritato, kondamnis la murdon de Ismail Hanija. Laŭ lia deklaro diversaj palestinaj organizaĵoj en Cisjordanio alvokas la lokan loĝantaron por ĝenerala striko kaj amasprotestaj manifestacioj.

La Defendaj Fortoj de Israelo (DFI) rifuzis komenti la eventon.

Ismail Hanija gvidas la politikan alon de Hamaso ekde 2017 kaj estas konsiderita la gvidanto de la tuta grupo. Li vivis en Doho la ĉefurbo de Kataro.

En aprilo de 2024, tri filoj de Ismail Hanija estis mortigitaj dum israela aviadila atako en la Gaza Sektoro. Laŭ oficialaj deklaroj de Israelo "tri ekstremistoj" Amir, Mohammed kaj Hazem Hanija estis membroj de la armea flugilo de Hamas. Ismail Hanija mem asertis la morton de siaj tri filoj kaj pluraj nepoj kaj diris ke 60 membroj de lia familio estis mortigitaj ekde la komenco de la milito kontraŭ Hamaso.

Fontoj

redakti

Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo