Esperanto-Libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo

Lundo, la 3-a de marto 2014

Danke al la iniciato de la emerita profesoro Wim Jansen, la nuna katedrulo pri Esperanto kaj Interlingvistiko profesoro Federico Gobbo organizos ekspozicion de la Esperanto-Libro en la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kune kun la bibliotekistoj kaj kunlabore kun la Centra Oficejo de UEA.

La biblioteko laŭvice gastigas ekspoziciojn de libroj verkitaj en la lingvoj instruataj ĉe la Fakultato, ekzemple la itala. Esperanto profitas tiun ŝancon unuafoje. La libroj estos prezentitaj per slipoj en la nederlanda kaj Esperanto.

Esperantistoj estas invitataj partopreni en la malfermo de la ekspozicio, kiu okazos ĵaŭdon, la 13-an de marto, je 16:30, kun bufedo por bonvenigi la ĉeestantojn.

La ekspozicio daŭros ĝis la 10-a de majo, kiam okazos la Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo, kaj estos vizitebla dum la normalaj malfermhoroj de la biblioteko en la 2-a etaĝo de "Het Bungehuis" ĉe Spuistraat 210 en Amsterdamo.

Pri la malfermhoroj kaj la situo de la biblioteko vidu ĉi tie.

Fontoj

(Esperanto) Disvastigo «Esperanto-Libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo» – Itala Esperanto-Asocio, 3-a de marto 2014 (arkivita [ ])


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo