Esperanto-aranĝoj en aŭgusto 2013
Lundo, la 5-a de aŭgusto 2013
1 - 8 aŭgusto, Hungario |
Internacia Junulara Semajno ĉe Tisza-tó, Hungario. IJS ĉi-jare okazos ĉe belega lago en la orienta parto de Hungario. Amuza aranĝo kun bunta programo ĉefe por junuloj. Inf.: Stela Besenyei steleto@gmail.com |
2 - 10 aŭgusto Germanio |
SOMERE en Dahlem-Baasem, Germanio. Ĝuu la someron en EsperantoLando! Feriado en la naturo, promenoj, ekskursoj, prelegoj, kursoj, diskutoj, lingvokursoj - kaj agrabla internacia etoso :-) Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperantoland@gmx.de |
3 - 10 aŭgusto Kroatio |
Adriatika feriado en Prvić Luka (insulo Prvić, en la insularo de urbo Šibenik, Kroatio. Feria kaj turisma aranĝo kun esperantaj programoj kaj vizitoj al naciaj parkoj. Inf.: Dokumenta Esperanto-Centro, p.p. 79, HR-48350 Đurđevac, Kroatio. Rete: dec.kroatio@gmail.com |
3 - 10 aŭgusto Italio |
80-a Itala Kongreso de Esperanto en Castellaro apud San Remo. Pensu pri io meze inter la kleriga parto de la UK kaj la ekskursoj de la UK (sed tre pli malmultekostaj), meksika festo, feriaj kluboj ĉe la maro Mediteraneo kaj festivalo de Esperanto-muziko kun rimarkinda junulara partopreno kaj etoso |
3 - 10 aŭgusto Francio |
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, post-REF en Greziljono, Baugé, Francio. Farado de maskoj kaj manpupoj. Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org |
3 - 10 aŭgusto Ĉeĥio |
63-a Kongreso de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) en Svitavy, Ĉehio. Prelegoj kaj diskutoj, diservoj, ekskursoj, kultura programo. Inf.: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, CZ-290 01 Poděbrady, Ĉehio. Rete: polnicky@quick.cz aŭ cea.polnicky@quick.cz |
3 - 11 aŭgusto Rusio |
Amika rondo en N. Tagil – en Niznij Tagil, Rusio. Renkonto, dediĉita al la festo-tagoj de la urbo. Inf.: Larisa Kuzmenko, str. Kushvinskaja 25-A, RU-622013 N. Tagil, Rusio. Rete: klarisa8@yandex.ru |
5 - 15 aŭgusto Pollando |
46-a Internacia Esperanto-Feriado kaj Esperanta Filmo-Festivalo en Szczawno Zdrój, malnova kuracurbo en Pollando. Dum la restadon ni ofertas atrakciajn turismajn ekskursojn, komunajn kantadon, dancadon kaj bivakfajrojn, lokajn atrakciojn i.a. koncertojn en kuracdomo, eblecon profiti la kuracprocedojn, filmojn kaj prelegojn de Roman Dobrzyński, partoprenon en Filma Festivalo, lingvajn kaj societajn ludojn. Inf.: Silezia Esperanto-Asocio, ul. Kościuszki 35 B, PL-50-0011 Wrocław, Polio, aŭ rete: sea@europonto.org aŭ pomer@wp.pl, tel: + (48)-71-3414189 aŭ poŝtelefono 606995113 |
6 - 16 aŭgusto Ukrainio |
Milan Zvara Esperanto-turista marŝo en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco,) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net |
10 - 17 aŭgusto Francio |
Teatra Aktora Semajno en Greziljono, Baugé, Francio. Por amantoj de teatro originala en Esperanto; dezirantaj labori kun profesia aktoro kaj lerni iom pri teatro kaj verkado de teatraĵo. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org |
10 - 18 Belgio |
FESTO-2013 en Kelmis, (apud Aachen), en eksa Neutral-Moresnet, Belgio. La renkontiĝo okazos meze de neordinara memoraĵplena loko ... ĉar temas pri la teritorio de la iama proklamita "Esperanto-ŝtato" AMIKEJO ! |
12 - 16 aŭgusto Francio |
Promeni tra naturo kaj Vikipedio kun Alain Favre, fungologo. Promenado en naturo kaj malkovro de specioj de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesaj medioj; verko de artikoloj por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn - kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi - en la Kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, Rete: informoj@kvinpetalo.org |
16 - 18 aŭgusto Ĉinio |
7-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio - EKNI – en Jilin-a Universitato en Changchun, Jilin, kun la temo "Penege plibonigu la Esperantan kapablon". Ne mankos aliaj programeroj ekz. juna oratora konkurso, aŭkcio, bankedoj, interkona vespero, ekskursoj ktp. Inf.: Wu Guojiang, Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, adreso: Fushun Xinfu-Qu, Qianjin-Lu, 45-Hao, 113015 Fushun, Liaoning, Ĉinio. Telefono kaj fakso: (024) 52650322. Retadreso: ghemelurboj@yahoo.com.cn kaj amikeco999@21cn.com |
16 - 18 aŭgusto Serbio |
6-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj en urbo Niŝ. Inf.: Lela Stanković, naselje "Nikola Tesla", Baštovanska 3, RS-18110 Niš, Serbio., rete: nebo-d@eunet.rs |
17 - 24 aŭgusto Francio |
17-aj Pluezekaj Renkontiĝoj en Pluezek, Bretonio, Francio. Gaja kaj varmkora renkontiĝo en bretona ĉemara vilaĝo - ĉi foje kun Koreia jaro... kaj kun variaj vesperaj programoj (inter ili teatraĵo de Georgo Hadzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ, koncerto de Interkant, ktp). Inf.: Pluezeka Esperanto-Asocio, rete: marbordo@gmail.com |
19 - 25 aŭgusto Germanio |
23-a KISO en Marburg, Germanio en la Naturamika Kabano. Venu Esperantumi somerfine!!! Ĉion plej bonan al vi - kaj eble ĝis revido dum KISO |
19 - 26 aŭgusto Israelo |
IJK 201369-a IJK, Internacia Junulara Kongreso en Nazareto, Israelo. Inf.: eli@esperanto.org.il |
28 aŭgusto - 3 septembro Bulgario |
79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Obzor, Bulgario. Estas bonvenaj esperantistoj kun viddifektoj kaj iliaj amikoj por ĝui la veluran maron kaj priparoli gravajn aferojn, koncerne disvolviĝon de Esperanto-movado inter blinduloj, iliaj rajtoj kaj atingoj. Inf.: Dimo Penev Dimov. ĴK Mladost bl. 109, vh. 6, ap. 1, BG-9027 Varna, Bulgario. Rete: dimodimov19@gmail.com |
31 aŭgusto - 1 septembro Usono |
Urba Semajnfino: Sirakuso en Sirakuso, Novjorkio, Usono (Syracuse, New York, US). Urba Semajnfino: Sirakuso okazos en Sirakuso, Nov-Jorkio, Usono. Venu, esploru urbon kiu estas riĉa je historio, kaj ĝuu Esperanton kun novaj kaj malnovaj amikoj. Inf.: Syracuse Esperanto Society, mail@syracuseesperanto.org" |
Fontoj
(Esperanto) Mészáros István kaj Szilvási László «Plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2013» – Esperanto-Centro "Eventoj". (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |