Esperanto-aranĝoj en septembro 2013

Lundo, la 2-a de septembro 2013

1 septembro
Germanio
en Sarlando en Germanio. La grandega festo (pli ol 30.000 vizitantoj) okazos en la fama german-franca ĝardeno en Saarbrücken. SEL partoprenos kun granda pavilono kaj eta lernejo por prezenti nian lingvon per Mazi en Gondolando. Treege ŝatata estas intertempe ankaŭ nia fama divenrado en Esperanto. Do venu kaj miru pri la evento! Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo r.a. kaj Becker-Meisberger-Instituto, Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: info@esperanto-saarland.de
6 - 8 septembro
Bulgario
65-a Bulgara Esperanto-Kongreso - en Sliven, Bulgario. inf.: Esperinform, BG-4300 Karlovo, p.k.44. Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com, Tel.: +359-885056469
7 septembro
Pollando
Festivalo de Eksterregistritaj Organizaĵoj - en Mueleja Insulo en Bydgoszcz, Pollando. Sabate, inter 11-17:00 horoj, prezentado de atingoj por kulturo, sporto, karitativaj, sciencaj kaj kluboj de volontuloj. Akompane dancprezentadoj de junularaj ensembloj, ekspozicioj de artistoj. Partopreno en la aranĝoj estas senpaga. Eblas mendi tranoktojn. Inf.: info@esperanto.bydgoszcz.eu, tel: +48-52/3461151
8 septembro
Germanio
10-a Rata Rendevuo - en Bad Pyrmont, Germanio. La "Ratkaptista Bando" kore invitas dimanĉon, la 8-an de septembro, ekde la 10-a: akvogustumado de akvo el la diversaj fontoj de Bad Pyrmont, ĉiĉeronado kun ĝardenisto en la kuracparko "100 jaroj palmĝardeno", tagmanĝo en la restoracio Violett, urba ĉiĉeronado kiu inkluzivas viziton de la unika haladza kaverno, poste laŭplaĉe kafotrinkado, prelegoj, promenado en la kuracparko, vespere koncerto "Wohin Wenn Nicht Jazzt" ("kien se ne ĵazas" ) de Quadre Jesperanto. Bonvenon! Organizula adreso: Heinz-Wilhelm Sprick, Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio, retadreso: hameln@esperanto.de
12 -15 septembro
Pollando
Esperanto sur la strando en Torento, Pollando. Inf.: Asocio de Triurbaj Esperantistoj Torento torentosopot@wp.pl
13 - 15 septembro
Kanado
Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Kongreso - en Viktorio, BK, Kanado. NOREK arigas esperantistojn ĉefe de la Nord-Pacifika regiono de Usono kaj Kanado, sed ni invitas vizitantojn de ĉiuj mondopartoj. Inf.: Wally du Temple, 765 Braemar Avenue, North Saanich, BC, Kanado V8L 5G5, rete: wallydutemple@telus.net
13 - 15 septembro
Kroatio
Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj - en Hraščina, Kroatio. Partoprenas esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj el Irano, Italio, Rumanio, Serbio. Publiko bonvena la 14-an al pikniko kun verkistoj. Inf.: Kroata Esperanto-Ligo, HR-10000 Zagreb. Kneža Mislava 11, Kroatio. Rete: esperanto@zg.t-com.hr
13 - 15 septembro
Germanio
Esperanto-kursoj por ĉiuj niveloj - en Sundern-Langscheid, Germanio. Esperanto-kurssemajnfino en popol-altlerneja klerigejo, kun kursoj por komencantoj, progresantoj kaj flu-parolantoj kaj distra programo vespere. La klerigejo ofertas ankaŭ ĉambrojn por tranokti. Inf.: Martin Brüggemeier, Bildungszentrum Sorpesee, Brunnenstraße 36, 59846 Sundern, Germanio. Rete: m.brueggemeier@posteo.de aŭ becker@bba-hsk.de
14 - 15 septembro
Finnlando
Aŭtunaj Tagoj de EAF - en Kasnäs (proksime al Turku), Finnlando. Insulara naturo kaj vivo -- Saaristoelämää. La Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazos 13/14--15.09.2013 en la Banejo de Kasnäs, sur la bela insulo Kimitoön (finne: Kemiönsaari). La tagoj estas aranĝitaj kunlabore kun la Esperantoklubo de Salo. Eblas veni jam vendrede 13.9. por ĝui pli la unikan insularan pejzaĝon. Ni rekomendas uzi la kolektivan trafikon, vidu informojn en la retpaĝo: kiel atingi la lokon. Inf.: Esperanto-Asocio de Finnlando, sekr. Tiina Oittinen, Puutarhakatu 26 A 11, FI-20100 TURKU, Finnlando. Rete: tiina.oittinen@pp.inet.fi
16 - 22 septembro
Ĉeĥio
Tradicia semajna seminario en ĉeĥa paradizo, en familia pensiono ESPERO en vilaĝeto Skokovy - 75 km nordoriente de Prago, Ĉeĥio. Inf.: Jindriška Drahotová, Sadová 745/36, CZ-293 01 Mladá Boleslav, Ĉeĥio. Tel: +420 720 652 320, rete: drahotovaesperanto@seznam.cz aŭ drahotova@esperanto.cz
20 - 22. septembro
Pollando
29-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES" – en Poznań, Pollando. ARKONES estas unika, sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo - kun ĉ. 200 partoprenantoj. Inf.: Tobiasz Każmierski tobiasz@esenco.org
20 - 22 septembro
Germanio
60-a Studsesio - en Herzberg - la Esperanto-urbo, Germanio. Tradukado kaj terminologio, la projekto Nacia Parko Harz, migrado en la montaro. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de
21 - 22 septembro
Kroatio
Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo - en Bjelovar, Kroatio. Kultura kaj turisma aranĝo por esperantistoj okaze de Tago de la urbo Bjelovar. Inf.: Bjelovara Esperantista Societo, Vlatka Mačeka 14, HR-43000 Bjelovar, Kroatio. Rete: esperanto.bjelovar@gmail.com
26 - 29 septembro
Kroatio
24-a MKR, MontKabana Renkontiĝo - en Montkabano Jankovac, sur monto Papuk, Kroatio. Tradicia mezeŭropa mezgranda aranĝo por naturemuloj ĉiuaĝaj, ankaŭ por familioj kun infanoj. Bonvenu al plej romantika parto de Slavonio, regiono de orienta Kroatio, nova lando de Eŭropa Unio! Inf.: Visnja Brankovic, Vijenac Ivana Mestrovica 49, HR-31000 Osijek, Kroatio. Rete: orbispictus@iol.it
27 - 29 septembro
Germanio
Kultura Semajnfino - en Homburg, Germanio. Dumsemajnfina kultura aranĝo kun lingvokursoj kaj prelegoj. Inf: Sarlanda Esperanto-Ligo, Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio, rete info@esperanto-saarland.de
27 - 29 septembro
Ĉeĥio
Triobla solenaĵo en Svitavy, Ĉeĥio. 5-a naskiĝtago de la Esperanto-Muzeo Svitavy, solenaĵo omaĝe al 80 jaroj de la ekzisto de Klubo de geamikoj de Esperanto en Svitavy, Urba Sanktvenceslaa solenaĵo. Inf.: muzeagrupo@esperanto.cz
28 septembro
Germanio
Esperanto-Kulturtago 2013 – en Melle (apud Osnabrück), Germanio. Prelegoj kaj vizito de la aŭto-muzeo. Kongresejo: Bayerischer Hof (apud la stacidomo). Inf.: Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio (EMAS), Thomas Heberein, Schifferweg 2, DE-31787 Hameln, Germanio. Rete: emas@esperanto.de
28 - 29 septembro
Ĉeĥio
Jubilea solenaĵo - en Svitavy, Ĉeĥio. Solenado de la kvina naskiĝtago de Esperanto-Muzeo kaj de 80 jaroj de Esperanto en Svitavy. Prezento de nova monumento apud esperanta arbo, programo en Muzeo de esperanto, inaŭguro de alloga ekspozicio de fama slovaka esperantisto kaj vojaĝanto Ján Vajs en Urba muzeo, prelego pri Antarkto, vespera kultura programo, laŭ intereso lingva aŭ komputila seminarioj. Inf.: Libuše Dvořáková svitavy@esperanto.cz

Fontoj