Estas 10 000 000 da dosieroj ĉe Wikimedia Commons

Sabato, la 16-a de aprilo 2011


La dekmiliona dosiero.
La 9.999.999-a dosiero.

La 16-an de aprilo je la 0:12 (UTC) oni aldonis al Wikimedia Commons (Vikimedia Komunejo) la dekmilionan dosieron. La projekto, kiu enhavas diversajn specojn de dosieroj, ekestis la 7-an de septembro 2004. Ĉiuj estantaj tie dosieroj (krom emblemoj de kelkaj Vikimediaj projektoj) estas alŝutataj per liberaj licencoj aŭ publikhavaĵeco fare de volontularo de Wikimedia.

Ĉe la kanalo IRC-a de Wikimedia Commons, 2 horojn antaŭ la okazaĵo ekestis dekalkulado. Meze oni alŝutis ĉirkaŭ 3-5 dosierojn minute. Parto de ili estis tuje forigata pro malbonaj aŭtorrajtoj. Okazis ankaŭ, kio okazas tre malofte, mallonga serio de penisaj fotoj. En la momento oni alŝutis 24 dosierojn, do oni ne sciis, kiu estas la dekmiliona. Post duonhoro oni prezentis la dekmilionan dosieron, kiu havas priskribon "Turo por rigardi akvobirdojn, ĉe la Lipno-baraĵlago en la parko de protektita pejzaĝo Wdzydze".

Fontoj

(pola) Przykuta «Zasoby Wikimedia Commons przekroczyły 10 milionów plików» – Vikinovaĵoj, 16-a de aprilo 2011 (arkivita [ ])



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo