Etiopio plenigis la plej grandan akvobaraĵon en Afriko malgraŭ protestoj de Egiptio

Lundo, la 11-a de septembro 2023

La Digo Granda Etiopia Renaskiĝo kaj rilataj konstruaĵoj surmape.


La 10-an de septembro ĉefministro de Etiopio Abiy Ahmed sciigis, ke la akvobaraĵo Granda Etiopia Renaskiĝo, definitive pleniĝis je akvo. La akvobaraĵo estas la plej granda en Afriko kaj jam post sia ekplenigo en 2020 kaŭzis akrajn disputojn kun la najbaraj Egiptio kaj Sudano. Etiopio asertas, ke la projekto eltiros ĝian loĝantaron el malriĉeco, dum Egiptio nomis ĝin minaco al sia ekzistado.

La ministerio pri eksteraj aferoj de Egiptio deklaris, ke la kvara kaj lasta etapo de plenigado de la akvobaraĵo rompas interkonsenton, subskribitan de Egiptio, Sudano kaj Etiopio en 2015. La deklaro diras, ke tio malfaciligos intertraktojn okazontajn baldaŭ en Adis-Abebo, sed esprimis esperon ke dum sekva raŭndo de konsultado pozicioj de la flankoj interproksimiĝos. La intertraktoj restartis la 27-an de aŭgusto, post longa paŭzo. Baldaŭ post tio Egiptio petis helpon de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj pri la trovo de kompromisa solvo.

La Granda Etiopia Renaskiĝo estas akvobaraĵo 1,8 km longa kaj 145 metrojn alta, necesa por funkciado de hidroelektra centralo, konstruata ĉe Blua Nilo, 15 km for de la landlimo kun Sudano. Ĝia kapacito je 6450 MW devos duobligi la nacian elektroproduktadon kaj solvi problemon pri malsufiĉo de elektro en la lando, kie 65 el 110 milionoj da loĝantoj ne havas stabilan elektroprovizadon. La projekto, komenciĝinta en 2011, kostas 4,2 miliardojn da dolaroj. Nilo longas 6600 km kaj provizas akvon al dek landoj, kiuj uzas ĝin ankaŭ por produkti elektron.

Unuiĝintaj Nacioj asertas, ke jam en 2025 Egiptio povas resti sen akvo, same kiel granda parto de Sudano, kie plurjardeka milito en Darfuro estas grandparte kaŭzita de akvomanko.

Fontoj redakti