Forpasis la reprezentanto de la Internacia Monunua Fonduso en Afganio post memmortiga atako
Sabato, la 18-a de januaro 2014
La reprezentanto de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) en Afganio, Wabel Abdallah, mortis hieraŭ post memmortiga atako en restoracio en Kabulo, certigis alia reprezentanto de la IMF al la internaciaj amaskomunikiloj.
Abdallah, 60-aĝa, laboris por IMF ekde 1993. La organizaĵo sendis kondolencon al lia familio, dum pluraj reprezentantoj de la registaro kondamnis la atakon.
La atako mortigis 14 personojn, kvar el ili virinoj kaj unu brito, ankoraŭ ne identigata. Post la eksplodo ekis pafado.
Fontoj
- (es) «Fallece en el atantado de Kabul el representante del FMI en Afganistán» – Europa Press, 17-a de januaro 2014 (arkivita [ ])
- (en) «Wabel Abdallah Dead in Kabul Attack: Was IMF Representative in Afghanistan» – The Epoch Times, 17-a de januaro 2014 (arkivita [ ])
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Muere el representante del FMI en Afganistán luego de un ataque suicida, el es Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |