Francoj balotas malgraŭ la koronviruso

Dimanĉo, la 15-a de marto 2020

Municipaj elektoj de 2020 en Francio

Pro la pandemio de COVID-19, kiu rapide disvolviĝas, la franca prezidanto Emmanuel Macron anoncis la 12-an de marto fermadon de ĉiuj infanvartejoj, lernejoj ka universitatoj "ĝis nova ordono", kaj ankaŭ donis sekvendajn konsilojn por lukti kontraŭ la viruso.

Li precizigis, ke aŭdinte la opiniojn de nenomitaj sciencistoj kaj de la politikaj partioj, la municipaj balotadoj, planitaj por ĉi tiu dimanĉo okazos.

Hieraŭ vespere, la ĉefministro Édouard Philippe subite faris novan oficialan anoncon: Francio de nun estas en stato 3-a de epidemio, kaj ekde noktomezo, ĉiuj trinkejoj, restoracioj, muzeoj, kinejoj kaj komercejoj devas fermiĝi, krom apotekoj, nutraĵvendejoj, bankoj, tabakejoj, kaj benzinejoj. Li eĉ aludis la neseriozecon de la francoj, kiuj ne sekvis la rekomendojn de la prezidanto.

Li tamen konfirmis, ke la municipaj balotadoj okazos. Multaj politikistoj, de ĉiuj kampoj, kaj ĉefkuracistoj, tiam miris en amaskomunikiloj pri tiu konfirmo, substrekante la malkoherecon de tiu sinteno. Ili ankaŭ esprimis dubojn pri la sincereco de la balotado, kiam iuj, aparte la maljunuloj, kiuj estas la plej vundeblaj, ne povas voĉdoni pro la epidemio.

La balotejoj malfermiĝis je la 8-a, kiel kutime, kaj la partoprena procento je la 11-a estas 18,4%, kontraŭ 23,1% en 2014. Nun la demando estas, ĉu same okazos la dua raŭndo de la balotado, la venontan dimanĉon. Sed la balota leĝo estas klara, se la dua raŭndo ne okazas pro ia ajn kialo, la unua raŭndo estas nuligita.

Fontoj