Grigorij Arosev: “Serĉado de posteuloj de Zamenhof ne havas sencon”
Vendredo, la 19-a de marto 2021
|
|
La 15-an de marto en Libera Folio aperis artikolo “Kiel UEA serĉis la gefilojn de Zamenhof”, dediĉita al serĉado de posteuloj de Zamenhof, iniciita de Universala Esperanto-Asocio post la Dua mondmilito. La aŭtoro de la artikolo Grigorij Arosev, rusia esperantisto ekde 2013 loĝanta en Germanio, rakontis pri la dokumentoj, kiujn li trovis en International Tracing Service (”Internacia spurada servo”, mallonge ITS). Ni petis lin respondi al kelkaj demandoj pri tiu ĉi afero.
Kial vi interesiĝis pri la sorto de la parencoj de Zamenhof? Kial vi decidis serĉi iliajn spurojn nome en tiu arkivo?
Mi estas verkisto kaj esploristo de la Nabokov-familio (ruslingve: набоковед, do nabokovologo), tamen ĉio ĉirkaŭ la plej fama Nabokov, nome la verkisto, interesas min malpli, ol la aliaj familianoj. Pri unu el ili, pri la patro de la verkisto, mi verkis libron, kiu ĵus aperis en Rusio. Kadre de la verkado de la menciita libro mi konstatis, ke mankas pluraj informoj, kaj mi ekserĉis tiujn.
Rezulte mi malkovris, ke la grandega arkivo de la nazi-tempo (Bad Arolsen) estas atingebla rete. Tie mi trovis ne tro multajn, tamen ege interesajn, unikajn kaj valorajn dokumentojn pri mia temo. Tuj venis penso serĉi informon pri iu alia, kaj mi ekpensis, kiu inter "konataj" personoj estis mortigitaj en koncentrejoj — la arkivo aperigas dokumentojn ĝuste el koncentrejoj. Ne multaj ideoj (nomoj) venis en mian kapon, sed mi rememoris, ke ŝajne iu el la gefiloj de Zamenhof pereis en ĉi tiu tragedia vojo. Do mi simple entajpis la vorton "Zamenhof" en serĉan linion — kaj tuj trovis. Nun multo situas nur je kelkaj musklakoj for de ni, tamen ni ne scias, kie necesas fari la klakojn.
Kion vi opinias pri eventuala eltrovado de spuroj de la familianoj Zamenhof – ĉu tio eblas aŭ ĉu ili estas perditaj definitie?
Laŭ mi, la serĉado ne havas sencon. Juĝante laŭ mia sperto de spurado de posteuloj de la Nabokov-familio, kiu estas grandega kaj nun enhavas ne nur plurajn aliajn familiojn, sed ankaŭ plurajn aliajn familinomojn, ĉiuj estas konsciaj pri siaj famaj radikoj, sed rilato estas malsama. Iu fieras, iu indiferentas, iu volas tion neniam memori sian ligiĝon. Sed ĉiuj scias tion.
Mi ne dubas, ke ankaŭ Zamenhofaj posteuloj scias pri sia aparteno al la fama persono, sed ili ĉiuj (posteuloj) estas diversaj, kaj se iuj el ili volus aŭ estonte volos kontakti esperantistojn, ili povus/-os tion fari sen iu ajn problemo — dank'al interreto tio eblas fulmrapide en iu ajn momento. Do laŭ mi serĉado senutilas: ĉu estus bone iun trovi por tuj ekscii, ke tiu homo havas neniun deziron kontakti la Esperanto-movadon?
Ĉu vi planas daŭrigi tiujn esplorojn?
Intence ne, tamen estas grave, ke geesperantistoj, kiuj ŝatas tiaspecajn historiajn esplorojn, memoru sian esperantistecon kaj laŭeble utiligu ĉiujn eblojn serĉi en diversaj arkivoj. Ili nun multegas en la reto, kaj neniu scias, kie kaŝiĝas io grava.