HINDAJ SONĜOJ, libroprezento de rusa vojaĝanto Viktor Pinĉuk

Merkredo, la 23-a de aŭgusto 2023

Kovrilo de libro

Lunde, la 21-an de aŭgusto 2023, Ĉe La Krimea Biblioteko Leo Tolstoj, situanta sur strato Lenin, en la centra parto dela urbo Sebastopolo, rusa vojaĝverkisto Viktor Pinĉuk prezentis sian literaturan verkon "Hindaj Sonĝoj", kreitan en la ĝenro de vojaĝa eseo kaj priskribantan lian vojaĝon al unu el la plej ekzotaj kaj misteraj landoj de Azio.

La aŭtoro mallonge rakontis pri la vojaĝita itinero, montris al la gastoj fotografiajn verkojn (inkluzive tiujn prezentitajn ĉe sia persona ekspozicio "Sur la vojoj de Barato"), klarigis la bazajn principojn de Hobo-turismo — ekstreme ĉipa metodo uzata dum vojaĝoj.

Kiel ĉiam, estis multaj demandoj kaj tiom da respondoj.

Ilustraĵoj el la libro redakti

Fontoj redakti

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.