Hungara prezidanto demisias post esti akuzita pri plagiati sian doktoran disertaĵon

Lundo, la 2-a de aprilo 2012


Pál Schmitt en januaro de 2011.

La hungara prezidanto, Pál Schmitt, prezentis ĉi-lunde sian demision al la parlamento, post esti nuligita lian doktoran disertaĵon pro pruvita plagiatado de 197 el la 215 paĝoj de la disertaĵo.

Laŭ la konstitucio, la prezidanta persono devas reprezenti la unuecon de la hungara nacio, kaj nun mia persono bedaŭrinde fariĝis sinonimo de malunueco. Mi sentas, ke mia devo estas forlasi mian postenon.
Pál Schmitt

Akuzoj pri plagiatado de lia doktora disertaĵo, titolita Analizo de la programo de nuntempaj Olimpikoj, ekaperis fine de januaro post publikigo de artikolo en la revuo hvg.hu. Unue, Schmitt neis la verecon de la akuzoj, kaj diris ke li ne intencis demisii. Pasint-ĵaŭde, la Budapeŝta Universitato Semmelweis nuligis lian titolon; tiu nokto aperis televide registrita intervjuo, en kiu la ĝis hodiaŭ hungara prezidanto diris, ke li faris la disertaĵon honeste.

Laszlo Köver, prezidanto de la malalta ĉambro, provizore responsas pri la prezidado. Nun, la parlamento havas unu monaton por elekti novan prezidanton.

Schmitt diris, ke li ekprocesos la universitatan konsilion pro la nuligado de sia titolo.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo El presidente de Hungría renuncia tras ser acusado de plagiar su tesis doctoral, el es Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).


Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo: