Imamo mortis en atako al ŝijaista moskeo en Belgio

Mardo, la 13-a de marto 2012

Ĉirkaŭaĵoj de Anderlecht (ruĝe), kie loĝas multaj islamaj enmigritoj.

Mortis imamo en belga municipo Anderlecht, proksime al ĉefurbo Bruselo, en brulego, kiu kredeble estis atako al ŝijaista moskeo.

Oni pensas, ke la moskeo estis atakita de viro, kiu manportis hakilon, benzinon kaj brulbotelojn. Laŭ raporto, la imamo, kiu aĝis pli ol 40, kaj kies nomo estas malkonata, mortis pro fumspirado, dum li klopodis estingi la fajron. Alia persono estis vundita pro la atako.

Proparolanto de belga polico, Marie Verbeck, konfirmis la morton kaj diris, ke suspektulo estas arestita rilate al brulego. La polico ne serĉas iun pli rilate al la krimo.

Ministrino pri enlandaj aferoj diris: "Ĉi tiu persono eniris (moskeen) kriante devizojn, kiuj rilatis al Siria konflikto. Ĝi ŝajnas temi pri problemo inter ŝijaistoj kaj sunaistoj. Belgio ne toleros ĉi tiajn agojn, nek importon de ĉi tiaj konfliktoj en sia teritorio."

Ŝi tre substrekis, ke detaloj pri la kialoj de la krimo estas neklaraj. En la ĉirkaŭaĵoj de Anderlecht estas granda nombro de islamaj enmigrintoj. La lasta imamo mortigita en Belgio pro atako okazigita en Bruselo en 1989, estis Abdullah Muhammad al Ahdal.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Imam dead in Shia mosque attack in Belgium, el en Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).