Internacia Junulara Kongreso 2014 okazos dum julio en Brazilo
Mardo, la 17-a de decembro 2013
|
|
La 70-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos de la 18-a ĝis la 25-a de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo[1]. Organizos ĝin Brazila Esperantista Junulara Organizo[2]. Laŭ la komuniko de la Estraro de TEJO, la kongresa temo estos Esperanto kaj teknologio: iloj por senbara interhoma konekto tra la mondo.
IJK okazos inter la Futbala Mondpokalo, ankaŭ en Brazilo, kaj la 99-a UK, en Bonaero (Argentino). Tiel, eksterlandanoj kiuj venos por la mondpokalo povos profiti kaj resti por la IJK, dum tiuj, kiuj venos por 99-a UK povos profiti por ankaŭ IJK-umi. Fortalezo estas meze de la vojo inter Eŭropo aŭ Nordameriko kaj Argentino. Finfine, tiuj, kiuj emos resti en Brazilo dum pli da tempo povos profiti la antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn, kiuj kunportos la partoprenantojn al belegaj lokoj, inter ili kelkaj el la plej belaj plaĝoj de Brazilo.
Fontoj
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |