Jam 239 homoj pereis dum tumultoj en Etiopio post murdo de kantisto
Merkredo, la 8-a de julio 2020
|
Pli pri Afriko |
Nombro de pereintoj en tumultoj en Etiopio, eksplodintaj post la murdo de la oroma kantisto Haacaaluu Hundeessaa]] atingis 239, inkluzive 9 policanojn, 5 milicanojn kaj 215 civilulojn. Pli ol 3500 homoj estas arestitaj. Koleriĝintaj homoj damaĝas oficejojn, disrabas kaj bruligas vendejojn, atakas policanojn kaj reprezentantojn de aliaj etnoj. Ofte tion plenumas organizitaj kaj armitaj grupoj.
La ĉefministro Abiy Ahmed, kiu estas la unua oromo en tiu posteno kaj laŭreato de la Nobel-premio pri paco, nomis la murdon, okazintan la 29-an de junio, "diabla ago", sed samtempe akuzis malicajn fortojn, kiuj fiuzas la tragedion por malstabiligi la landon. Kvin estroj de la Fronto de Liberigo de la Oromoj estas arestitaj, inkluzive Jawar Mohammed kaj Bekele Gerba el la Oroma Federacia Kongreso. Inter la arestitoj estas ankaŭ Eskinder Nega, oroma aktivulo kaj fervora kritikanto de la aŭtoritatoj.
Eble plej influa arestito estas Jawar Mohammed, posedanto de pluraj amaskomunikiloj kaj fervora oroma naciisto. Li dum jaroj skoldas la federacian registaron, postulante memregadon por Oromio kaj aliaj regionoj kie dominas la oromoj. La aŭtoritatoj akuzas lin pri incitado de perforto kaj pri kompliceco al murdo de policano, okazinta dum la tumultoj, kaj plenumita de korpogardisto de la komercisto. Li neas ĉiujn akuzojn kaj asertas, ke la menciita policisto estis mortigita de alia policisto, kontraŭ kiu li kverelis.
Stratojn de Adis-Abebo patrolas armeanoj. Interreto plu estas malŝaltita en la tuta lando.
Fontoj
([[Lingvo angle|angle]]) «Death toll in Ethiopia violence over singer's killing hits 239» – [[Al-Ĝazira]], 08-07-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Al-Ĝazira]]
([[Lingvo angle|angle]]) «Gruesome accounts of ethnically motivated violence in Arsi zone» – Ethiopia Observer, 08-07-2020 (arkivita [ ])
([[Lingvo angle|angle]]) Bekele Atoma «Jawar Mohammed: The Ethiopian media mogul taking on Abiy Ahmed» – [[BBC]], 08-07-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de BBC]]
([[Lingvo angle|angle]]) Abdur Rahman Alfa Shaban «Ethiopia protest death toll hits 239; 3,500 arrests, net still blocked» – Afrika News, 07-07-2020 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |