KGB kaj FSB kontraŭ spionoj kaj teroristoj en Siberio

Ĵaŭdo, la 27-a de aprilo 2023

Sidejo de FSB en Tjumeno, Rusio.


Ukrainaj atakoj kontraŭ civilaj objektoj en Rusio montris ke terorismo denove iĝis aktuala problemo. Pri tio kiel sovetiaj kaj rusiaj sekurecservoj protektadis la Okcidentsiberian naftogasan komplekson mi interparolis kun Aleksandr Petruŝin, historiisto, estro de FSB-sekcio de Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto (1996–1998), vic-estro de FSB-administracio de Tjumena provinco (1998–2003), kolonelo de FSB.

Ĉu rilatoj inter sekurecservoj kaj la Okcidentsiberia naftogasa komplekso ĉiam estis proksimaj?

KGB kaj poste FSB ĉiam akompanis kaj protektadis la naftogasan industrion, eĉ pli — ĝi grave kontribuis al ĝia estiĝo en Okcidenta Siberio. Tjumena provinco estis establita la 14-an de aŭgusto 1944 kaj jam post kvin tagoj aperis provincaj administracioj de NKVD kaj KGB. Inter iliaj taskoj estis informado de la provinca estraro pri reala situacio en la regiono, danke al kio la estroj povis fari efikajn decidojn.

Tjumena provinco en tiu tempo estis konsiderata fora sovaĝejo, kies riĉaĵoj estis sole fiŝaĵo kaj ligno. En priskribo de la provinco, verkita de KGB, estis rekte dirite ke la provinco estas malriĉa je mineraloj kaj la unuaj prospektoraj esploroj konfirmis tiun ĉi konkludon.

Oni planis konstrui la Malsupraoban hidroelektrocentralon apud Saleĥardo kaj inundi preskaŭ komplete Ĥanta-Mansan kaj Jamala-Nenecan aŭtonomajn distriktojn — kun ĉiuj ankoraŭ ne malkovritaj naftogasaj minejoj. Tamen kolonelo Aleksandr Severuĥin, estro de la Tjumena provinca KGB, diris ke “nafto haveblas ĉie kie oni serĉas ĝin”. Lia raporto, sendita en 1959 al prezidanto de KGB Aleksandr Ŝepelin, ludis ŝlosilan rolon en la savo de la estonta naftogasa centro de la lando.

Ĉu eksterlandaj sekurecservoj interesiĝis pri Tjumena provinco?

Certe, ja ekde 1946 daŭris la Malvarma milito kontraŭ la Okcidento, kiu konstante kolektadis kaj analizadis la informojn por kompreni kiom longe ankoraŭ eltenos nia ekonomio.

La unua dokumente konfirmita spiona misio venis al Tjumeno en 1955 — tio estis reprezentantoj de usona ambasadejo. Ilia raporto estis malsekretigita de usonaj sekurecservoj antaŭ kelkaj jaroj, tamen tjumenaj sekurecservistoj ekde komence sciis pri la agado de la usonaj kolegoj kaj kaŝe gvatis ilin. Bonŝance unu el ili estis nigrulo, do elstariĝis inter la tjumenanoj de tiu tempo. Mi aldonu ke post tiu ĉi vizito Tjumeno estis listigita inter strategiaj celoj, inkluzive por nuklea atako kaze de milito.

Ĉu ekzistis kontraŭagado de nia flanko?

Tiu laboro okazas delonge kaj sisteme kaj nomiĝas kontraŭspiona protektado de fuelenergia komplekso. Malgraŭ teda nomo temas pri tre grava afero. Nun oni multe parolas pri terorisma atako ĉe gasdukto Norda Fluo, sed en 1982 apud la urbo Niĵnevartovsko okazis eksplodo de komparebla skalo — kun grandegaj damaĝoj, sed feliĉe sen viktimoj. Tiukaze temis pri teknologia katastrofo, sed nuntempa sperto montras ke tion povus fari ankaŭ sabotistoj. En Ĥanta-Mansa distrikto ni plurfoje alfrontis industrian spionadon fare de okcidentaj kompanioj. Foje usona kompanio ExxonMobil simple aĉetis sekretajn informojn kontraŭ 3000 dolaroj (kvankam reale ili kostis oble pli). Tamen holivudaj spionaj historioj okazas malofte, plejparte la informoj estas kolektataj el malfermitaj fontoj, ofte per ĵurnalistoj.

Ĉu en tiu tempo vi renkontis ukrainajn naciistojn?

Naciismo de diversaj tipoj ekzistis jam en la sovetia tempo, inkluzive de ekstremismaj versioj. En 1977 mi partoprenis enketadon de eksplodoj en la Moskva metroo, faritaj de armenaj naciistoj — tiam pereis 7 homoj kaj 37 estis vunditaj. Ni esploris plurajn versiojn, sed fine trovis spurojn de subteraj naciismaj organizoj.

Al Tjumena provinco estis ekzilitaj pluraj gvidantoj de ukraina naciisma movado. Vladimir Marmus jam en la 1970-aj jaroj vandalis monumentojn al sovetiaj soldatoj en Okcidenta Ukrainio. Vjaĉeslav Ĉornovil, Zinovij Krasivskij kaj aliaj ukrainaj naciistoj pasigis ekzilon en nia regiono. Oni aktive klopodis kontakti ilin, speciale okcidentaj amaskomunikiloj kaj sekurecservoj. Ni kontraŭis tion.

Plejparte ni okupiĝis pri profilakta laboro, admonis la disidentojn rezigni je kontraŭsovetia agado. Ekzemple mi sukcesis konvinki pri tio Jurij Grimm — tiutempe li estis disidento, redaktoro de subtera gazeto “Kroniko de kurantaj eventoj”; poste li rakontis pri tio.

Kian pozicion okupis lokaj diasporoj?

Ili ĉiam estis lojalaj. Grandan parton de loka loĝantaro konsistigas homoj el Ukrainio, Kaŭkazio kaj aliaj regionoj kun fortaj naciismaj movadoj. Ĥanta-Mansa distrikto estas ŝerce nomata Ĥoĥola-Mansa kaj Jamala-Neneca ricevis nomon Jamala-Donecka. Ĉi tien venadis malsamaj homoj, sufiĉas diri ke la estonta ministro pri internaj aferoj de Ukrainio Arsen Avakov laboris ĉe konstruado de fervojo Tjumeno — Surguto. Tamen Okcidenta Siberio ĉiam estis regiono, kie regis amikeca etoso. Homoj venadis ĉi tien por labori kaj gajni monon, konstrui novan vivon – ne por okupiĝi pri politiko kaj sabotado.

Kun tiuj kiuj kondutis alie ni faris profilaktan laboron. Foje en organizo el Baltio, konstruinta objektojn en la norda parto de Tjumena provinco, oni renkontis homon kiun montris faŝisman humoron. Sufiĉis unu serioza konversacio en kabineto de lia estro kaj la kulpulo falis sur genuojn kaj ĵuris ke neniam denove li faros tiaĵojn, nek permesos tion fari al la aliaj.

Kiam komenciĝis batalado en Ĉeĉenio, ni tuj kunvenigis en FSB estrojn de kaŭkaziaj diasporoj kaj bandoj, kaj avertis ke ĉiuj ajn provoj de sabotado ĉe naftogasaj objektoj kaŭzos seriozajn sekvojn por ili. La sama pozicio estis deklarita rilate kolektadon de mono por teroristoj, sendado de volontuloj al Ĉeĉenio ks. Ili komprenis nin kaj neniuj problemoj okazis.

Tamen foje incidentoj okazis, ĉu ne?

Incidentoj ĉiam okazis kaj nur eta parto de ili trafis la gazetaron. En la ŝajne paca urbeto Ĥanta-Mansijsko ni plurfoje konfiskadis kestojn kun grenadoj, mitraletojn ks.

En Surguto dum la Olimpiko en Moskvo eksaj malliberuloj preparadis grandan terorisman atakon. Ili planis veni al la flughaveno en ambulanco, kapti aviadilon kaj forflugi eksterlanden. Ni ĝustatempe eksciis pri tiu ĉi plano kaj nuligis ĝin.

En 1993 geedzoj Musajev, minacante per grenado, kaptis en Tjumeno aviadilon Tu-134 kaj forflugis en ĝi al Svedio. Parton de ostaĝoj ni tiam sukcesis liberigi, la aliaj sur fono de laceco kaj streso montris signojn de “Stokholma sindromo” — kunsento al la teroristoj. Post iu tempo ili rekte diris al li: “Timur, jam finu tion! Lasu nin aŭ eksplodigu ĉion!” Fine oni ekstradiciis la krimulojn al Rusio kaj juĝis. Tio estis homoj perdintaj ĉian esperon, rifuĝintoj el Azerbajĝano, kie tiam komenciĝis la milito en Montara Karabaĥo.

Dum la invado de ĉeĉenaj islamistoj al la urbo Kizlaro en Dagestano en 1996, viro kaptis en Surguto buson kun laboristoj kaj minacante per pistolo postulis keston da vodko, manĝaĵojn kaj aviadilon al Israelo. Ni engaĝis lin je intertraktoj, sed fine mi devis ordoni likvidi lin — kaŝpafisto mortpafis lin rekte tra fronta glaco de la buso.

Foje okazis tragikomediaj situacioj. Dum provo kapti aviadilon en Surguto inter la pasaĝeroj estis muzikgrupo Premier-ministr (Ĉefministro) kaj ni rimarkis ke apud ili ĉiam estis suspektinda junulino. Ni petis ilin priskribi ŝin, sed la muzikistoj respondis ke ili estas homoj kreemaj, pensas per imagoj, do fine ili sendis al mi priskribon forme de kanto – tiel naskiĝis la famaj vortoj “ŝia okuloj estas du briliantoj, tri karatoj”. Laŭ tiu priskribo ni trovis ŝin – banalan zelotinon, kiel evidentiĝis poste. Ŝi iĝis protagonisto ankaŭ de alia ilia kanto – “Junulino de Nordo”, ankaŭ ĝin la muzikistoj sendis al mi.

Kio plej gravas kiam temas pri ŝtata sekureco?

La sperto montris ke necesas akcenti je la profilakta laboro. Kaj kompreneble neces agi inteligente, serĉante homojn vere danĝerajn, ne simple alipensantojn. La Okcidentsiberia naftogasa komplekso estas bazo de la rusia ekonomio kaj de ĝia stabila funkciado grandparte dependas venko de Rusio en la nuna kontraŭstaro.

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.