Kriza renkontiĝo de Putin kaj Poroŝenko en Minsko
Mardo, la 26-a de aŭgusto 2014
Ekde junio ili ne renkontiĝis unu la alian: Nur nun la ukraina prezidento Petro Poroŝenko kaj lia rusia kolego Vladimir Putin denove vidiĝas en la belorusa ĉefurbo Minsko. Ĉe la renkontiĝo ĉeestos komisaroj de la Eŭropa Unio, inter kiuj Karel De Gucht (komerco) kaj Günther Oettinger (energio).
Estas la unua renkontiĝo de la kontraŭuloj ekde semajnoj: Rusia prezidento Putin kaj lia ukraina samoficulo Poroŝenko venos hodiaŭ por priparoladoj al Minsko. Ĉu ili povos trovi politikan solvon pri la milito en orienta Ukrainio? Ekspertoj estas skeptikaj.
Je unua rigardo ŝajnas absurde: Ĝuste Aleksandro Lukaŝenko, kiu havas en la Okcidento la kromnomon "lasta Diktatoro de Eŭropo", prezentas sin kiel ĉefan paco-peranton inter Kievo kaj Moskvo. La Eŭropa Unio traktadis la belorusan prezidenton antaŭ nelonge kiel forpuŝitulon. Tamen ĉi momente venas rekte tri komisaroj de EU al Minsko – kiel observuloj. Ĉar tie renkontiĝas hodiaŭ la ŝtataj ĉefoj el Kazaĥio, Nursultan Nazarbajev, kaj Belorusio same kiel Rusia prezidento Vladimir Putin kaj lia ukraina samoficulo Petro Poroŝenko.
Unua renkontiĝo ekde junio
Kaj fakte estas apenaŭ iu pli taŭga kiel gastiganto pri tiaj priparoladoj: Ĉar Lukaŝenko, kiu certigas por si ekde pli ol 20 jaroj per balancila politiko inter Eŭropo kaj Rusio la politikan supervivon, estas sukcesinta resti neŭtrala je la ukraina konflikto.
Vladimir Putin povas esti certa pri tio, ke Lukaŝenko estas lojala al li. Sed la aliĝon de Krimeo al Rusio la belorusa prezidento ne agnoskis – kaj li scias tre bone, ke tio plaĉas al Eŭropo. La bazon por bonaj rilatoj al Poroŝenko li metis, kiam li vojaĝis al Kievo pro ties enoficigo. Mallongan komercan militon ĉi somere rapide forlasis Belorusio kaj Ukrainio.
Minsko estas peninta pri tiu ĉi renkontiĝo, ĉar ĝi povus signifi la finon de la nuna internacia izoliteco. Ĝi iĝos la unua kunveno inter Poroŝenko kaj Putin ekde, kiam ili en junio ŝajne parolis unu kun la alia dum ĉirkaŭ 15 minutoj ĉe la T-Tago -liberiga prifesto en Normandujo kun ĉeesto de Angela Merkel kaj la franca prezidento François Hollande.
Eksperto pri ekstera politiko avertas pri tro grandaj atendoj
"La renkontiĝo montras, ke ĉiuj koncernatuloj utiligas ĉiun provon por trovi elirejon el la krizo", diras la Moskva eksperto pri ekstera politiko Fjodor Lukjanow. Li nomas la formaton "ne kutima, sed eble utila". Tamen precize kiel Angela Merkel post ŝia vizito al Kievo pasint-findesemajne la renoma eksterpolitik-eksperto, kiu konsiladas al la rusia registaro, li avertas pri tro grandaj atendoj.
Kievo ne povas permesi al si longan militon
Krom la ukraina federaligo Rusio insistos precipe pri la blok-libereco de Ukrainio. Ĝi devus eniri nek EU nek NATO. Usonajn raketojn ĉe la rusia limo Putin decide volas eviti. Sed ĉiam kreskantan punoj-spiralon la rusia ekonomio ne povas senfine elporti same kiel la populareco de Putin.
Belorusio profitas pro rusiaj punoj (sankcioj)
Eksperto Lukjanov diras, ke la sola elirejo estus paketsolvo, en kiu, krom la neŭtraleco kaj nova konstitucio de Ukrainio, ankaŭ estus fiksendaj gaskonflikt-solvo kaj ekonomia restarigo de Ukrainio. Estas certe: la bataloj daŭros, ankaŭ se samtempe oni traktados pli intense ol antaŭe. Dum Rusio, Ukrainio kaj la Okcidento ŝajne nur povos perdi en ĉi tiu krizo, Lukaŝenko ĉiaokaze gajnis – eĉ se la konflikto daŭros. Ĉar Rusio importas nun ankoraŭ apenaŭ nutraĵojn el la EU, ĝi devas ricevi liveraĵojn ekde la najbaroj. Ankaŭ la belorusa armila industrio (angle) profitos. Anstataŭ el Ukrainio Rusio eltiros nun liverotajn pecojn por armilaj sistemoj el Belorusio.
Fontoj
([[Lingvo de|de]]) Mareike Aden, Minsk «Putin und Poroschenko : Krisentreffen in Minsk» – [[ZDF]], 26-a de aŭgusto 2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de ZDF]] ([[Lingvo nederlande|nederlande]]) «Poetin noemt vredesoverleg Minsk noodzakelijk» – [[nu.nl]], 26-08-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |