Kromsekundo aldonata fine de junio 2012

Dimanĉo, la 1-a de julio 2012

Kromsekundo estis aldonita en la Universalan Tempon tiel ke la lasta minuto de la 30a de junio 2012 laŭ la Universala Tempo daŭris 61 sekundojn. Laŭ la Internacia Servo por Tera Turniĝado (IERS) tio necesis, ĉar la turniĝado de la Tero postrestis la atome kunordigatan tempon je 0,6 s; post la aldona sekundo la atoma tempo denove postrestas la turniĝadon de la Tero je 0,4 s.

Ekde kiam sekundo estis difinita per radiado de elektrona transiĝo de atomo de cezio, ni scias mezuri la tempon kun multe pli granda reguleco ol la turniĝado de la Tero ĉirkaŭ sia akso aŭ ĝia turniĝado ĉirkaŭ la Suno. La turniĝado de la Tero ne nur estas malregula, sed precipe pro influoj de tajdo ĝi malrapidiĝas laŭ la tempo.

De tempo al tempo, kutime unufoje dum kelketaj jaroj, la tempo mezurata per turniĝado de la Tero postrestas la Universalan Tempon Kunordigatan, kiu estas mezurata per atomaj horloĝoj. Kiam tiu ĉi diferenco iĝas pli ol duona sekundo, la Internacia Servo por Tera Turniĝado, kiu ĝin mezuras laŭ la pozicio de la Tero rilate al distancaj steloj, decidas pri tio ke kromsekundo (supersekundo) estu enŝovita en la Universalan Tempon aŭ ke ĝi estu preterlasita el la Universala Tempo.

Ekde kiam oni difinis sekundon atome kaj komencis atomhorloĝan mezuradon de la Universala Tempo Kunordigata en la jaro 1967, kaj laŭŝtupe establis la manieron kiel registri la diferencon inter la atoma kaj la tera tempoj komence de la 1970-aj jaroj, jam 25-foje necesis enŝovi kromsekundon; ankoraŭ neniam estis necese preterlasi sekundon.

Kromsekundon oni povas enŝovi (aŭ teorie ankaŭ preterlasi) fine de decembro aŭ fine de junio, ĉiam noktomeze laŭ la Universala Tempo; en eksterordinaraj kazoj tio povus okazi ankaŭ fine de marto aŭ septembro, sed tio ĝis nun neniam okazis.

La antaŭa fojo kiam kromsekundo estis aldonita, estis fino de la jaro 2008. Kiam estos necese aldoni la venontan, eblos determini nur per mezurado.

La sistemo de kromsekundoj havas siajn avantaĝojn sed ankaŭ malavantaĝojn, do oni nuntempe konsideras ĉu ni povus havi sistemon de civila tempo sen kromsekundoj. La konferenco de Internacia Telekomunika unio devis januare 2012 pritrakti eblan novan difinon de kunordigata tempo, sed ĝi prokrastis la pritrakton ĝis la Monda Konferenco pri Radio (World Radio Conference) okazonta en 2015.

Fontoj

http://data.iers.org/products/16/14889/orig/bulletinc-043.txt http://data.iers.org/products/17/14987/orig/bulletind-111.txt http://en.wikipedia.org/wiki/Leap_second