La Vikipedio atingis 150 milojn da artikoloj!

Ĵaŭdo, la 11-a de aŭgusto 2011


La Vikipedio en Esperanto atingis je la 7-a de aŭgusto la artikolkvanton 150.000, sukcesante kiel la Vikipedio en konstruita lingvo kun la plej granda kvanto de artikoloj. Sukcesas superi aliajn Vikipediojn kiel la Hebrea kaj la greka. La klasika emblemo de la vikipedio estis anstataŭita per bildo de ora koloro, kun la verda stelo en sia centro kaj la nombro «150 000» el blankaj ciferoj. Ekzistis aliaj bildoj por festi la eventon, tre similaj, sed oni decidis uzi tiun.

Nuntempe oni kreas proksimume po 106 artikoloj en tago en la Vikipedio, tiumaniere post 1 jaro kaj 115,7 tagoj, la Vikipedio atingus la 200.000-an artikolon.

Fontoj