La kamikazoj el la Moskva metroo estis identigitaj

Mardo, la 30-a de marto 2010

komento de la rusia prezidento Dmitrij Medvedev pri la temo (ruse)

Estis identigitaj la kadavroj de la du kamikazinoj, kiuj la 29-an de marto eksplodigis sin en la Moskva metroo.[1] La bomboj estis fiksitaj ĉe iliaj korpoj je alteco ĉ. 120 cm, do la vizaĝoj restis nedamaĝitaj.[2]

Stiristo de interurba buso rekonis ilin kaj rakontis, ke ili alveturis per tiu buso en Moskvon matene la 29-an de marto, eliris ĉe la olimpika komplekso "Luĵniki" kaj supreniris al la metrostacio "Vorobjovi gori" (eo: Montoj de Vorobjov). Ilin akompanis altstatura viro de kaŭkaza aspekto.[1]

Je la nokto al la 30-a de marto la kvanto de pereintoj atingis 38, ĉar en malsanulejo forpasis morte vundita virino.[3] Entute estis enmalsanulejigitaj 85 homoj, el kiuj ĝis nun 2 forpasis kaj 10 eliris malsanulejojn.[4]

La 30-a de marto estis deklarita en Moskvo funebra tago.[5]

La gvidanto de la Federacia servo pri sekureco Aleksandr Bortnikov diris, ke teroristoj uzis RDX: ĉ. 4 kg je TNT-ekvivalento en la metrostacio de Lubjanka kaj ĉ. 1,5 kg je TNT-ekvivalento en la metrostacio de Park Kulturi.[6]

Iuj fakuloj diris, ke la terora ago povas esti venĝo pro antaŭnelonga likvido de kelkaj kaŭkazaj batalantoj fare de rusiaj sekretservoj.[7]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Водитель междугороднего автобуса опознал террористок ruse
  2. Московские милиционеры не получали фотографий сообщников террористок ruse
  3. Скончалась 39-я пострадавшая в результате терактов в Москве ruse
  4. В МЧС привели новые данные о пострадавших в московском метро ruse
  5. 30 марта объявлено в Москве днем траура ruse
  6. Поезда московского метро взорвали гексогеном ruse
  7. Ответственность за теракты в метро взяли на себя чеченские террористы ruse